Projekta mastrumado plibonigita danke al OpenProject, nuntempe testata en ELiSo

En Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) ni strebas ĉiam plialtigi kvaliton de nia laboro. Tial ni nuntempe testas OpenProject-n, liberan retan projektan mastrumilon. Ĝi helpos plifaciligi kaj plitravidebligi nian organizan laboron, disvolvos kapablojn pri projekta mastrumado kaj eble eĉ helpos al niaj Vikimediaj komunumoj organizi siajn proprajn projektojn.

La problemo kaj la solvo

En ELiSo / VMEO ni organizas multajn projektojn, kiuj kutime daŭras sufiĉe longe (ekz. 1-monata konkurso estas ĉ. 2 monatojn preparata kaj 2 monatojn daŭras ĝia finigo), do ili signife tempe koincidas. En tia situacio estas defie bone scii kio ankoraŭ farendas en kiu projekto, kaj atenti pri limdatoj. Kutima savilo estas projekta mastrumilo.

Antaŭe ni por projekta mastrumado uzadis Trello-n. Kvankam ĝi estas signife simpla por ekuzo, ĝi havas malavantaĝojn, ke pli kompleksaj aferoj estas aparte malfacile fareblaj, ĝi ne estas en Esperanto (kaj probable ne estos iam ajn baldaŭ) kaj ĝi malkongruas kun la valoro de Vikimedia movado por libereco.

Ekuzo de OpenProject

Tial ni lastatempe testas novan projektan mastrumilon – OpenProject. Ĝi estas profesinivela ilo (tial bedaŭrinde ankaŭ pli malsimpla por ekuzo), provizas bonegajn eblojn por mastrumado, povas esti en Esperanto (volontuloj povas traduki ĝin) kaj estas libera programaro, kio tre kongruas kun Vikimediaj valoroj.

Specifajn dankojn meritas Mathieu Stumpf kiu instalis ĝin por ni, kaj Matthieu Desplantes kiu provizis bezonatan teĥnikan helpon! Dankon, Mat(t)hieu-j! Ankaŭ dankon al Kryštof Klestil, kiu trovis la ilon kaj proponis ĝin por testado!

Superrigardo de projekto en OpenProject
La ĉefa paĝo de projekto provizas superrigardon de la plej gravaj aferoj, inklude priskribon, informon ĉu la projekto bone progresas, listigon de membroj kaj laborpakaĵoj. Eblas agordi kio ĉio estos montrata.

Ĝi estis instalita fine de Julio 2021 kaj jam trapasis unuajn testojn pri taŭgeco. Ni plu testas ĝin kaj fakte lernas kiel plej taŭge uzi ĝiajn grandajn kapablojn (saman aferon eblas fari per diversaj manieroj, kiuj malsamas en detaloj de uzado). Mia persona duma opinio estas vere pozitiva!

Detaloj de laborpakaĵo en OpenProject
Ĉiu tasko, fazo, cimo, funkcio ks. povas havi priskribon, asigniton (kiu faros la laboron), respondeculon (kiu respondecas, ke la laboro estos farita), informojn pri uzitaj tempo kaj mono kaj plurajn aliajn datumojn. Eblas difini tajloritajn kampojn specife por viaj projektaj bezonoj, difini rilatojn inter laborpakaĵoj, eĉ aliĝi kiel observanto.

Krom funkciado por rekte mastrumi niajn projektojn, ĝi provizas ankaŭ eblon por vi, niaj membroj / subtenantoj / interesiĝantoj, rigardi “sur fingrojn de organizantoj” kiel ili faras sian laboron. Tiel vi povos ne nur pli lerni pri projekta mastrumado, sed ankaŭ ekscii kie estas bezontata helpo de volontulo (ekz. vi!), aŭ vi povas proponi ŝanĝon en projekto por havi pli grandan efikon. Aliflanke, tia ĉi pligrandigita travidebleco helpas ankaŭ al la Estraro kaj ĉeforganizanto de la projektoj pli atenti pri sia laboro (simile kiel ni havas travidebajn bankajn kontojn por ke vi povu vidi niajn financajn transakciojn kaj ne nur kredi, sed mem konfirmi ke ni uzas la monon respondece). Ekz. ankoraŭ dum jaro bone videblos kiuj projektoj bone progresas kaj kiuj havas problemojn. Kutime tia klara superrigardo aperas nur dum prezento de Jara raporto post la koncerna jaro, kiam jam ne eblas helpi plenumi la planon. (Tamen estas projektoj kiuj pro diversaj kialoj ne estu publike videblaj kaj laŭbezone ni uzados ankaŭ tiajn.)

Por ne nur teorie paroli, jen la projekto por la Jara plano 2021. Bv. memori, ke ĝis nun plejparto de tempo estis dediĉita al agordado kaj lernado pri OpenProject, kaj vera projekta laboro estas koncentrita pri la Amerika monato 2021.

Vojmapo de projekto en OpenProject
Per vojmapo eblas facile vidi kiom granda parto de iu projekta fazo estas jam plenumita. Klasika projekta mastrumado (t.n. “akvofalo”) postulas, ke tuta laboro en iu fazo estu plenumita antaŭ transiri al sekva fazo. Agila projekta mastrumado estas multe pli fleksebla.

Ni pripensas provizi la ilon ne nur por projektoj de ELiSo / VMEO sed ankaŭ al niaj Vikimediaj komunumoj. Ekzemple estis proponita uzi ĝin por helpi maturigi la Esperantan Vikiversitaton. Se vi havas ideon pri tia projekto, kontaktu nin!

Proksima estonteco

Fine, mi emfazas, ke nia uzado de OpenProject estas daŭre en testa fazo. Ni povos akcepti ĝin por longtempa uzado nur post fino de almenaŭ 1 projekto plene mastrumita per ĝi. Tiu projekto probable estos la Amerika monato 2021, artikol-verka konkurso en Vikipedio kaj Vikivojaĝo, kiu okazos en Oktobro 2021 kaj laŭplane finiĝos tute fine de 2021. Jen ĝi en nia OpenProject: https://iloj.esperanto.wiki/openproject/projects/amerika-monato-2021/

Gantt-grafeo en OpenProject
OpenProject montras tempajn rilatojn de laborpakaĵoj ankaŭ per Gantt-grafeo. Eblas agordi kompleksajn rilatojn inter diversaj laborpakaĵoj kaj vidigi ilin por facila superrigardo.

Spertulo serĉata!

Se vi spertas pri OpenProject aŭ alia progresa projekto-mastrumilo (ekz. distingas inter “epic” kaj “user story”) aŭ pri agila / hibrida projekta mastrumado kaj pretas konsili al ni, certe kontaktu nin! Kune ni faros nian projekto-mastrumadon pli profesi-nivela kaj sekve efikon de nia agado pli granda!

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top