Kial indas korekti teĥnikajn erarojn? La projekto “Kontrolu Vikipedion”

Listo de mezprioritataj eraroj
Listo de mezprioritataj eraroj

Ĉu vi jam trovis rompitajn ligilojn, strangajn strukturojn kaj aliajn strangaĵojn en vikipedio? Ekde aprilo 2024 la Projekto:Kontrolu Vikipedion estas nia “kunlaboraĵo”, videbla por ĉiuj en la ĉefpaĝo de la Esperanta Vikipedio. La projekto aŭtomate kolektas eraretojn en ĉiuj artikoloj de nia libera enciklopedio. Dum la lastaj monatoj pli ol 10 000 eraretoj estis forigitaj el artikoloj. Inter ili pli ol 7 000 “altprioritataj” eraroj. Dankegon al ĉiuj helpantoj!

Kial tiaj teĥnikaj eraroj gravas? Ĉu ne la enhavo de la teksto plej gravas en enciklopedio? Nu, jes, sed jen kelkaj argumentoj por ankaŭ ne forgesi pri la teĥnika kvalito:

  • Bona teĥnika strukturo helpas blindulojn uzi Vikipedion. Ekranaj legiloj bezonas klarajn strukturojn
  • Serĉilojn kiel Google prioritatigas bonkvalitajn enhavojn.
  • La artikoloj ne nur estas montrataj en Vikipedio. Se ni havos klaran kaj seneraran sintakson en ĉiuj artikoloj, pli da projektoj (ekzemple: Kiwix) povas pli facile uzi la datumojn.
  • Redaktado de artikoloj estas pli facila se ili havas bonan kaj facile kompreneblan strukturon
  • Multaj helpantoj ne ŝatas verki tekstojn aŭ ne estas spertaj esperantistoj. Ili tamen povas plibonigi Vikipedion teĥnike kaj tiel donos pli da tempo al la spertaj esperantistoj por plibonigi la enhavojn.

La ĉefa ilo de la projekto estas longa listo kun teĥnikaj eraroj en artikoloj. Ekzemple rompitaj ligiloj, malĝuste uzitaj ŝablonoj, ktp. Sed plej bone vidu mem: https://checkwiki.toolforge.org/checkwiki.cgi?project=eowiki&view=project 

La projekto regule skanas ĉiujn artikolojn kaj kreas liston da erarenhavaj artikoloj. Post 20 tagoj la listo estas ĝisdatigita, intertempe oni povas forigi erarojn el la listo per klaki al “done” (farita).

Post longa laborado nun ĉiuj altprioritataj eraroj estas forigitaj. Sed ĉiumonate inter 100 kaj 200 novaj eraretoj tiaj aperas kaj mi esperas ke ni kapablos forigi ili nun pli rapide. Kun via helpo la listo ne plu kreskos!

Por helpi venu al la retejo de la projekto!

Stefan Groz

Sahaquiel9102

View posts by Sahaquiel9102
Mi estas Vikimedia redaktoro ek de 2010. Mi estis la unua prezidanto de Vikimedio Kolombio kaj longtempa membro de ELiSo. Profesie, mi estas Naturscienca instruisto kaj nunteme mi studas magistriĝon pri Edukado de Biologio en Meksiko.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top