Kiel aŭtomatigi varbadon kaj mastrumadon de membroj? Spektu registraĵon de retseminario pri CiviCRM

En VMEO ni uzas tre potencan membran mastrumilon – CiviCRM. Ĝi estas bone uzebla ankaŭ en aliaj Esperantaj organizoj kaj projektoj. Spektu registraĵon de retseminario, kiun ni faris, kaj por profunde lerni venu al nia trejnado dum JES 2022/2023 en Germanio.

Rapidaj ligiloj: registraĵo de la retseminario kaj aliĝilo al la trejnado dum JES.

En Vikimedio EO ni laboras por libere provizi ĉiujn sciojn de homaro al ĉiu homo – en Esperanto. Tio ja estas vere granda afero! Por povi atingi tion, ni ĉiam strebas plibonigi nian laboradon. Parto de tio estas nia komunikado kun kaj varbado de membroj kaj aktivuloj. Por tio ni uzas liberan membro-mastrumilon CiviCRM.

En VMEO ni uzas CiviCRM-n por aliĝado kaj mastrumado de membroj kaj partoprenantoj de eventoj, varbado de volontuloj, abonado kaj sendado de amasaj retmesaĝoj, voĉdonadoj kaj enketoj. Ni eĉ planas aldonajn aferojn kaj iom-post-iom ilin implementas. Al ili apartenas eblo pagi siajn membrajn kotizojn kaj donacojn per banka karto kaj aliaj pagsistemoj, abono de serio de retmesaĝoj kaj membra portalo. Jam nun CiviCRM estas en centro de merkatiko de VMEO kaj ties signifo plejprobable plialtiĝos en baldaŭa estonteco.

Ampleksa sed kompleksa…

Sed malgraŭ (aŭ pro) siaj forteco kaj utilo, CiviCRM estas kompleksa ilo, malfacila por ekuzo. Kaj tio kreas defion por ni. En Vikimedio EO ni strebas por ĉiu labora rolo / funkcio havi ĉefan prizorganton kaj amenaŭ 1 anstataŭanton. Por CiviCRM ni tamen dume havas nur 1 prizorganton. Por helpi plenigi tiun ĉi truon (kaj ankaŭ por helpi disvastigi uzadon de tiom potenca ilo ankaŭ al aliaj Esperantaj organizoj) ni provizas edukadon kaj aldonan subtenon.

Ĉefe, ni organizas senpagan 3-tagan (sume ĉ. 10 horoj) ĉeestan trejnadon dum Junulara E-Semajno 2022/2023 en Germanio. Dum 3 neplenaj tagoj vi kun gvidado lernos la plej fundamentajn kaj gravajn aferojn, kiujn mi (KuboF) memstare pene lernis dum 3 jaroj. Se mi mem povus ĉiun tiun klopodadon malplilongigi al nur 3 tagoj, mi tuj farus. Por mi jam estas malfrue, sed vi povas utiligi vian ŝancon!

La trejnado celas precipe membro-prizorgantojn de Esperantaj organizoj, kiuj tediĝis de permana laboro per kalkul-tabeloj, kaj volas porti sian organizon al la sekva nivelo. La trejnado estas senpaga por partoprenantoj de JES. Vi tamen bezonas aliĝi.

Ni strebas krei retan videan kurson por baza ekuzo de CiviCRM – ni informos vin kiam ĝi pretos (abonu novaĵojn tute sube!).

La okazigon de la trejnado kaj kreon de la videa kurso subtenis la programo Erasmus+ de la Eŭropa Unio kadre de Kerna agado 1. Grandan dankon!

Retseminario

Por inviti vin al la trejnado kaj posta ekuzo de CiviCRM (ĉu en Vikimedio EO aŭ en alia via organizo) ni organizis 1-horan retseminarion, kiu okazis la 6-an de Decembro 2022. La retseminario estis en la intersekco de membro-varba merkatiko kaj reta teĥniko, kiu ĝin ebligas. Ĝi estis registrita kaj nun vi povas spekti ĝin sube. Ĝuu.

Kion plie fari pri CiviCRM?

Bone. Se CiviCRM ekinteresis vin, kion vi faru nun?

Se vi venos al JES 2022/2023, certe aliĝu al la trejnado! CiviCRM estas kompleksa kaj malfacila por memstara ekuzo, do mi forte rekomendas partopreni la trejnadon! Se vi ne povos veni, eble konvinku iun aktivulon de via organizo, kiu partoprenos JES-n, partopreni ankaŭ la trejnadon 😉

 

Aliĝu al la Esperant-lingva Telegrama grupo pri CiviCRM! Ĝi estas aparte utila se vi havas iun problemon pri CiviCRM kaj volas rapidan helpon.

Helpu al Vikimedio EO pliboniĝi per kaj pri CiviCRM! Kandidatiĝu por varbado, engaĝado aŭ mastrumado de membroj!

Ĉu vi jam estas spertulo pri CiviCRM? Bonege! Ni volas vin! Aliĝu kiel spertulo pri CiviCRM kaj ni interkonsentos pri plia kunlaborado 😉

Fine, se vi dume nur interesiĝas pri CiviCRM, abonu per la suba formularo (foj-fojajn) retpoŝtajn novaĵojn kaj invitojn.

Interesiĝantoj pri CiviCRM

CiviCRM estas reta programo, kiu helpas al organizoj efike mastrumi grandajn kvantojn da membroj, kontaktoj, volontuloj, sendadi amasajn retpoŝtajn mesaĝojn, provizas membriĝan aliĝilon, por mastrumado de eventoj, por organizi kampanjojn, peticiojn, enketojn, kolektadi membrajn kotizojn kaj donacojn, kaj pli.

Se vi interesiĝas pri CiviCRM kaj ŝatus iam partopreni trejnadon aŭ ricevi alia edukon pri ĝi - aliĝu per tiu ĉi formularo.

Se vi aktivas en iu(j) organizo(j), kiu(j) povus interesiĝi pri CiviCRM, skribu sube ĝian / ilian nomon kaj laŭeble bonan kontakton (retpoŝto, retejo, konto en socia retejo ks)

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top