Loading Events

« All Events

  • This event has passed.

Trejnado: Profesi-nivela projekta mastrumado per OpenProject (IJF 2023)

7 Aprilo 2023 - 9 Aprilo 2023

 

Kio estas la ekzisto-kialo de via organizo? Probable ne nur ekzisti 🙂 Probable fari ion utilan, amuzan, belan, bonan. Varbi novajn esperantistojn, krei medion por amikaj kontaktoj, organizi eventojn aŭ produkti podkastojn – ion fari, esti aktiva, plenumi projektojn.

La problemo

Sed teni superrigardon pri pluraj projektoj sen taŭgaj helpiloj estas malfacila kaj ekde certa nivelo ankaŭ laciga. Se mastrumanto tenas ĉion en sia kapo, tiu kapo preskaŭ eksplodas 🙂 estas granda risko de forgeso, kaj dum bezono de urĝa anstataŭigo, la mastrumanto devas ĉion klarigi nur de sia kapo (se entute tio eblas!). Notoj mise-dise kaj interkonsentoj en retpoŝtoj facile perdiĝas kaj vere ne helpas al daŭropoveco.

La solvo

Kutima solvo estas uzi projektan mastrumilon. Per taŭga uzado de taŭga projekta mastrumilo vi ne plu forgesos kiujn taskojn kiu devas fari, kiam estas limdatoj, en kiu sinsekvo aferoj devas esti plenumitaj, kiujn mezureblajn indikilojn vi devas sekvi kaj multo pli! Via kapo ne doloros pro neceso ĉion memori – ĉiu via teamano povos tuj ekscii detalojn pri sia laboro kaj laboro de proksimaj kunlaborantoj. Kaj, tre grave, vi povos refari la projekton denove signife pli facile – ĉar vi jam havos preparitajn materialojn!

En Vikimedio EO ni tre sukcese uzas la projektan mastrumilon OpenProject. Ĝi estas vere profesi-nivela kaj tre kapable plenumas niajn postulojn por mastrumi niajn projektojn ekde la unua ideo ĝis sukcesa fermo de projekto. Ĝi aparte helpas al ni facile refari projektojn, ĉar ni plejparte faras projektojn de nur kelkaj tipoj – do ni havas pretajn projektajn ŝablonojnOpenProject. Kaj, tre ĝoje, OpenProject jam estas parte tradukita al Esperanto kaj ni celas fini la tradukon!

Sed kun sia altkvaliteco, OpenProject estas ankaŭ iom kompleksa. La unua rigardo povas esti timiga. Kaj kvankam kun iomete da eksperiemntado kaj legado de dokumentado (tiu estas tre bonkvalita!) vi povas eklabori, mi rekomendas plifaciligi al vi vivon kaj lerni de sperta uzanto!

Tial mi invitas vin al 2-taga senpaga trejnado dum IJF 2023 en Italio, kiu fokusiĝas al la praktika uzado de OpenProject. La trejnado okazos dum 2 tagoj (la 7a kaj la 9a de Aprilo 2023) kun 1 libera tago inter ili. Kontrolu la programtabulon de IJF 2023 por la plej aktualaj informoj.

Por aliĝi al la trejnado plenigu la suban aliĝilon kaj forsendu ĝin klakante al la butono. Mi rekomendas, ke de via organizo partoprenu almenaŭ 2 homoj  (projekta mastrumisto, projektaj laborantoj (plenumas projektajn taskojn, sed ne kunordigas projekton), kaj estrarano). Vi povas avantaĝe aligi plurajn aktivulojn de via organizo je unu fojo (tiel vi plenigos la informon pri via organizo nur 1-foje).

La trejnado estas senpaga por ĉiuj partoprenantoj de Internacia Junulara Festivalo (IJF) 2023. Por povi partopreni la trenadon unue aliĝu al IJF!

Trejnado: Profesi-nivela projekta mastrumado per OpenProject (IJF 2023)

 Registration is closed for this event
Praktika trejnado pri projekto-mastrumilo OpenProject.
When
April 7th, 2023 12:00 AM to April 9th, 2023 12:00 AM
Image courtesy of OpenProject

Details

Start:
7 Aprilo 2023
End:
9 Aprilo 2023
Event Category:
Event Tags:
, ,

Organizer

Vikimedio EO
Phone
+421 910 293 139
Email
info@esperanto.wiki
View Organizer Website

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *