- This event has passed.
Trejnado pri redaktado kaj tradukado de Vikipedio (ViPE, Bjalistoko)
11 Decembro 2022 - 12 Decembro 2022
FreeĈu vi vidas sencon en Vikipedio kaj volas verkadi ĝin, sed dume ne spertas pri ĝi? Venu al la trejnado kaj lernu pri fundamentoj de Vikipedia laboro kaj respondeca rapida tradukado. Post la trejnado vi kapablos memstare verkadi artikolojn por Vikipedio kaj iuj ĝiaj frataj projektoj tiel, ke ili restu kaj estu akceptataj de la komunumo kaj utilaj por legantoj.
La trejnado okazos tuj post Bjalistokaj Zamenhofaj tagoj. Vi povos veni iom pli frue por ĝui ankaŭ la aranĝon kaj la urbon.
Serio de trejnadoj
La trejnado en Bjalistoko estas la 1-a de la serio de 3 trejnadoj, kiuj okazos dum sekvaj monatoj. Ili okazos en Pollando, Slovakio kaj Francio – ĉiam dum 2 tagoj. Ni serĉas precipe tiujn trejnotojn, kiuj povas partopreni ĉiujn 3 trejnadojn.
Prezo – senpaga kun ebla repago!
La trejnado kaj la tuta projekto estas finance subtenita de la programo Erasmus+ de la Eŭropa komisiono. Danke al tiu ĉi subteno de Erasmus+ estas la trejnado senpaga. Se vin sendos nia partnera organizo, vi aldone havos pagitajn veturon, loĝadon kaj manĝadon. Dankon al Erasmus+!
Dum la trejnado estas rezervitaj lokoj por partoprenantoj de niaj partneraj organizoj. Estas disponeblaj kelkaj lokoj por ĝenerala publiko, do ju pli frue vi aliĝos, des pli altan ŝancon partopreni vi havas! Aliĝu sube!
Kondiĉoj
- vi estas plenkreska
- vi loĝas en la Eŭropa unio
- vi interesiĝas pri Vikipedio aŭ alia Vikimedia projekto kaj volas kontribuadi al ĝi / ili longtempe
ViPE, Bjalistoko: Trejnado pri redaktado kaj tradukado de Vikipedio
Poland
Mi volonte volas partopreni
Mi scivolas kie Zamenhof elpensis la Internacian lingvon.
Mi jam redaktas en la esperanta versio de Wikipedia (Vikipedio)
Mi esperas ke mi estos elektata por partopreni la trejnadon.
Mi volonte volas partopreni.
Mi scivolas kie Zamenhof elpensis la Internacian lingvon.
Mi jam redaktas en la esperanta versio de Wikipedia (Vikipedio).
Mi esperas ke mi estos elektata por partopreni la trejnadon.
Mi volonte volas partopreni.
Mi scivolas kie Zamenhof elpensis la Internacian lingvon.
Mi jam redaktas en la esperanta versio de Wikipedia (Vikipedio).
Mi esperas ke mi estos elektata por partopreni la trejnadon.
Mi estas membro de UEA kaj Esperanto Nederlando.