Loading Events

« All Events

  • This event has passed.

Trejnado pri redaktado kaj tradukado de Vikipedio (ViPE, Bjalistoko)

11 Decembro 2022 - 12 Decembro 2022

Free

Ĉu vi vidas sencon en Vikipedio kaj volas verkadi ĝin, sed dume ne spertas pri ĝi? Venu al la trejnado kaj lernu pri fundamentoj de Vikipedia laboro kaj respondeca rapida tradukado. Post la trejnado vi kapablos memstare verkadi artikolojn por Vikipedio kaj iuj ĝiaj frataj projektoj tiel, ke ili restu kaj estu akceptataj de la komunumo kaj utilaj por legantoj.

La trejnado okazos tuj post Bjalistokaj Zamenhofaj tagoj. Vi povos veni iom pli frue por ĝui ankaŭ la aranĝon kaj la urbon.

Serio de trejnadoj

La trejnado en Bjalistoko estas la 1-a de la serio de 3 trejnadoj, kiuj okazos dum sekvaj monatoj. Ili okazos en Pollando, Slovakio kaj Francio – ĉiam dum 2 tagoj. Ni serĉas precipe tiujn trejnotojn, kiuj povas partopreni ĉiujn 3 trejnadojn.

Prezo – senpaga kun ebla repago!

La trejnado kaj la tuta projekto estas finance subtenita de la programo Erasmus+ de la Eŭropa komisiono. Danke al tiu ĉi subteno de Erasmus+ estas la trejnado senpaga. Se vin sendos nia partnera organizo, vi aldone havos pagitajn veturon, loĝadon kaj manĝadon. Dankon al Erasmus+!

Dum la trejnado estas rezervitaj lokoj por partoprenantoj de niaj partneraj organizoj. Estas disponeblaj kelkaj lokoj por ĝenerala publiko, do ju pli frue vi aliĝos, des pli altan ŝancon partopreni vi havas! Aliĝu sube!

Kondiĉoj

  • vi estas plenkreska
  • vi loĝas en la Eŭropa unio
  • vi interesiĝas pri Vikipedio aŭ alia Vikimedia projekto kaj volas kontribuadi al ĝi / ili longtempe

ViPE, Bjalistoko: Trejnado pri redaktado kaj tradukado de Vikipedio

 Registration is closed for this event
Trejnado ene de la projekto ViPE (Vikio por Eŭropo) fokusita pri bazoj de redaktado de Vikipedio kaj tradukado kun helpo de maŝina tradukilo.
When
December 11th, 2022 12:00 AM to December 12th, 2022 12:00 AM
Location
Bjalistoko, PD 15-001
Poland

Details

Start:
11 Decembro 2022
End:
12 Decembro 2022
Cost:
Free
Event Category:
Event Tags:
, ,

6 Comments

  1. Jan Snoek28 Novembro 2022

    Mi volonte volas partopreni

    Respondi
  2. Jan Snoek28 Novembro 2022

    Mi scivolas kie Zamenhof elpensis la Internacian lingvon.

    Respondi
  3. Jan Snoek28 Novembro 2022

    Mi jam redaktas en la esperanta versio de Wikipedia (Vikipedio)

    Respondi
  4. Jan Snoek28 Novembro 2022

    Mi esperas ke mi estos elektata por partopreni la trejnadon.

    Respondi
  5. Jan Snoek28 Novembro 2022

    Mi volonte volas partopreni.

    Mi scivolas kie Zamenhof elpensis la Internacian lingvon.

    Mi jam redaktas en la esperanta versio de Wikipedia (Vikipedio).

    Mi esperas ke mi estos elektata por partopreni la trejnadon.

    Respondi
  6. Jan Snoek28 Novembro 2022

    Mi estas membro de UEA kaj Esperanto Nederlando.

    Respondi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *