Vikipedion kaj ĝiajn fratajn projektojn jam konas kaj uzas granda parto de homaro. Sed ne ĉiuj scias, ke ili mem rajtas redakti ilin, kaj kiel specife tin fari. Por helpi al ili lerni tion, ni ofte prelegas kaj trejnas. Kaj por disvolvi tiujn ĉi kapablojn, kun subteno de Erasmus+ de la Eŭropa Komisiono ni lernis...
Etikedo: prelego
Vivu eterne aŭ mortu provante (ZAT 2024)
Ni ĉiuj konas aĝiĝon kaj la malfacilaĵojn, kiujn ĝi alportas al la homo, ties familio kaj la socio. Sed ĉu aĝiĝo estas vere nepra? Ĉu eble homoj povus vivi signife pli longe ol 120 jarojn, kaj en plena sano? Kvankam daŭre tre eksperimenta, la scienco de aĝiĝo progresas, kaj singarde promesas uzeblon eĉ por granda...
Vikipedio, pli ol enciklopedio (Germana Esperanto-Kongreso 2023)
Prelego pri vikipedio dum la Germana Esperanto-Kongreso 2023
Retseminario: Aŭtomatigu varbadon de membroj – per CiviCRM
Aktivaj membroj estas la vivodona sango kiu funkciigas niajn organizojn. Sed pli regule ol escepte, organizoj havas malfacilaĵojn novajn membrojn atingi, pluteni kaj aktivigi. Kaj tio estas tre bedaŭrinda, ĉar ekzistas testitaj metodoj kaj teĥnikoj, kiuj pruveble helpas plialtigi membriĝojn, plilongigi membrecojn kaj plienergiigi engaĝiĝon de membroj. Pri ĉiu el tiuj elementoj povus esti plursemajna...
Vikimedio dum Retoso kaj la Virtuala Kongreso de Esperanto 2022
VMEO – Vikimedio Esperanto aktive partoprenos la Retoson kaj Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) en 2022 per kelkaj programeroj pri Vikimedio. Ni faros 1 prelegon, 2 prezentojn dum la Virtuala Movada Foiro kaj 1 mallongan partoprenon en babilado pri faka agado de UEA. La sesiojn gvidos Michal Matúšov (KuboF Hromoslav).
Babilu kun Amri Wandel (VK 2022)
Amri Wandel, Estrarano de UEA pri Faka agado, disponeblos dum la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK 2022) por babili kun vi kaj respondi al viaj demandoj. Enkadre de tiu babilado estos parto pri faka agado kaj ene de ĝi ankaŭ tre mallonga prezento de Vikimedio EO, kiel nova Faka Asocio Kunlaboranta de UEA. Baze...
Voĉa klavaro por Esperanto jam funkcias – provu ĝin ankaŭ vi!
Ĉu vi povas verki Vikipedion en Esperanto per via voĉo? Aŭ ajnan alian tekston? Jam jes! Progreso de teĥnologio dum (laŭlitere!) lastaj 2 jaroj venigis plian kilometroŝtonon por Esperantaj Vikimedianoj kaj la tuta Esperanta komunumo. La labor-teamo Parolteknologio kreis funkciantan parolrekonilon por Esperanto (programo, kiu ŝanĝas parolon al teksto). Danke al tio vi povas verki...
SEMEO 2022 : Ateliero Vikipedio
Prelegon kaj trejnadon pri vikipedio en Tuluzo, Francio.
VikiFesto 2021
En 2021 la Esperanta Vikipedio festas 20-an datrevenon de sia fondo. Kaj ni volas festi kune (almenaŭ virtuale)! Venu por senpaga virtuala evento, kie sub la subtitolo “Preter 20 jaroj de la Esperanta Vikipedio“ vi ekscios, ke kvankam Vikipedio estas la plej fama, sed ne ununura Vikimedia projekto!
Vikimedio dum la Virtuala Kongreso de Esperanto 2021
ELiSo – Esperanto kaj Libera Scio / VMEO – Vikimedio Esperanto aktive partoprenos la 2an Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) 2021 per kelkaj programeroj pri Vikimedio. Ni faros 1 trejnadon, 4 prezentojn dum Virtuala Movada Foiro kaj 2 babiladojn pri Vikipedio. La sesiojn gvidos Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) kaj Yves Nevelsteen.