Loading Events

« All Events

  • This event has passed.

Vikipedio, pli ol enciklopedio (Germana Esperanto-Kongreso 2023)

28 Majo 2023 @ 15:00 - 16:00 UTC+0

Afisxo Germana Esperanto-Kongreso 2023

La reta enciklopedio Vikipedio estas la plej konata projekto de Fondaĵo Vikimedio (angle: Wikimedia Foundation), sed nepre ne la sola. Yves Nevelsteen prezentos dum GEK en ne-teknika maniero kelkajn malpli konatajn flankojn de Vikipedio kaj Vikimedio. Yves rakontos pri la asocio Esperanto kaj libera scio (Wikimedia EO) – kiu lastatempe iĝis oficiala faka asocio de UEA – kaj donos superrigardon de kelkaj konindaj vikimediaj projektoj: Vikimedia Komunejo, Vikivortaro, Vikicitaro, Vikifontaro kaj Vikivojaĝo. Li parolos pri la uzado de fotoj, kaj li klarigos kiel uzi Vikipedion kiel referencverkon per eksteraj ligiloj al artikoloj, podkastoj kaj filmetoj.

Depende de interesiĝo, okazos dum GEK grupa aŭ individua trejnado pri Vikipedio. Se vi interesiĝas pri tio, prefere anticipe tion sciigu. Organizantoj tiam antaŭvidos tempon en la programo.

Prelegos: Yves Nevelsteen

PS: horaro anoncota

Details

Date:
28 Majo 2023
Time:
15:00 - 16:00 UTC+0
Event Categories:
,
Event Tags:
, , , , ,
Website:
https://www.esperanto.de/eo/gek2023-programo

Organizer

Deutscher Esperanto-Bund (DEB)
View Organizer Website

Venue

Junulargastejo Braunschweig
Wendenstr. 30, 38100  Braunschweig
Braunschweig, Germany
+ Google Map

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *