Tago de Publika Havaĵo 2024

Hodiaŭ ni ne festas nur komencon de nova jaro, sed ankaŭ tio, ke hodiaŭ liberiĝas verkoj de aŭtoroj mortintaj antaŭ 70 jaroj, kiuj eniras en publikan havaĵon en pluraj landoj de la mondo. Hodiaŭ ni festas Tagon de Publika Havaĵo (Public Domain Day).

Publikhavaĵaj verkoj estas verkoj de aŭtoroj, kiuj mortis antaŭ 70 jaroj (en EU, Usono kaj multaj aliaj landoj), ĉe kolektivaj verkoj la protekttempo kulkuliĝas ekde morto de lasta vivanta aŭtoro kaj ĉe anonimaj verkoj kie la aŭtoro ne estas konata, la verkoj liberiĝas 70 jaroj post ĝia unua publikigo. Necesas ankaŭ noti, ke kelkaj landoj havas la tempon de aŭtorrajta protekto malpli longan (ekzemple Nov-Zelando, Bolivio, Sud-Afriko aŭ Barato), sed kelkaj aliaj ankaŭ pli longan (ekzemple Meksiko).

Publikhavaĵaj verkoj estas grava parto de nia kulturo. Oni povas uzi ilin ajnmaniere ĝis kiam oni ne malvalorigas ilin. Ni konsideras la finon de kopirajta protekto kiel avantaĝon, ĉar ĝi donas al ĉiu eblecon la verkon laŭtlegi, eldoni, traduki, kundividi, surscenigi aŭ filmigi kaj tiel konatigi la verkon al nova publiko aŭ ĝenerale antaŭenigi la homan kulturon kiel tuton.

Jen ekzempla listo de aŭtoroj, kies verkoj estas ekde hodiaŭ liberaj:

  • Leonard Dalton ABBOTT (20-an de majo 1878 – 19-an de marto 1953) – angla-usona publicisto, ĵurnalisto kaj liberpensulo
  • Stephen Allen ANDREW (30-an de novembro 1877 – 14-an de novembro 1953) – sudafrika esperantisto kaj tradukisto
  • Dmitrij Ignatjeviĉ ARAKIŜVILI (23-an de februaro 1873 – 13-an de aŭgusto 1953) – kartvela komponisto kaj etnomuzikologo
  • Albert AUSTIN (13-an de decembro 1881 – 17-an de aŭgusto 1953) – angla aktoro, reĝisoro, kaj scenaristo
  • Elsa BESKOW (11-an de februaro 1874 – 30-an de junio 1953) – sveda verkisto de porinfanaj libroj, pentristo kaj ilustristo
  • Jakobo BIANCHINI (12-an de marto 1875 – 30-an de novembro 1953) – itala pastro kaj membro de Lingva Komitato kaj de Akademio de Esperanto
  • Alfons DOPSCH (14-an de junio 1868 – 1-an de septembro 1953) – aŭstra historiisto kaj diplomatikisto
  • Raoul DUFY (3-an de junio 1877 – 23-an de marto 1953) – franca faŭvista kaj kubista pentristo
  • Emil FILLA (4-an de aprilo 1882 – 7-an de oktobro 1953) – ĉeĥa kubista pentristo kaj grafikisto
  • Albert GLEIZES (8-an de decembro 1881 – 23-an de junio 1953) – franca kubista pentristo kaj desegnisto
  • Edwin Powel HUBBLE (20-an de novembro 1889 – 28-an de septembro 1953) – usona astronomo
  • Nikolao HOHLOV (1-an de januaro 1891 – 1-an de januaro 1953) – rusa esperantisto kaj poeto
  • Sergej Sergejeviĉ PROKOFJEV (23-an de aprilo 1891 – 5-an de marto 1953) – rusia komponisto, pianisto kaj dirigento
  • Dylan Marlais THOMAS (27-an de oktobro 1914 – 9-an de novembro 1953) – kimra poeto kaj verkisto
  • Hank WILLIAMS (17-an de septembro 1923 – 1-an de januaro 1953) – usona kantisto kaj kantverkisto

Permesilo Krea Komunaĵo
La teksto de ĉi tiu artikolo fare de Venca24 estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.

Permesilo Krea Komunaĵo
La logo de Tago de Publika Havaĵo 2024 fare de Cienkamila estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.
Bazita sur verko je https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Logo_PDD_2024.svg.

Image courtesy of Cienkamila

venca24

View posts by venca24
Vikimediano ekde 2007, esperantisto ekde 2008. Aktivulo pri Esperanto kaj libera kulturo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top