Logo de Tago de Publika Havaĵo (Public Domain Day) 2021

Tago de Publika Havaĵo 2022

Hodiaŭ ni ne festas nur komencon de nova jaro, sed dank’ al tio hodiaŭ ankaŭ liberiĝas verkoj de aŭtoroj mortintaj antaŭ 70 jaroj, kiuj eniras en publikan havaĵon. Hodiaŭ ni ankaŭ festas Tagon de Publika Havaĵo (Public Domain Day).

Publikhavaĵaj verkoj estas verkoj de aŭtoroj, kiuj mortis antaŭ 70 jaroj (en EU, Usono kaj multaj aliaj landoj), ĉe kolektivaj verkoj la protekttempo kulkuliĝas ekde morto de lasta vivanta aŭtoro kaj ĉe anonimaj verkoj kie la aŭtoro ne estas konata la verkoj liberiĝas 70 jaroj ekde ĝia unua publikigo. Necesas ankaŭ noti, ke kelkaj landoj havas la tempon de aŭtorrajta protekto malpli longan (ekzemple Kanado), sed kelkaj aliaj ankaŭ pli longan (ekzemple Meksiko).

Publikhavaĵaj verkoj estas grava parto de nia kulturo. Oni povas labori kun ili ajnmaniere ĝis kiam oni ne malvalorigas ilin. Ni konsideras la finon de kopirajta protekto kiel avantaĝon, ĉar ĝi donas al ĉiu eblecon la verkon laŭtlegi, eldoni, traduki, kundividi, surscenigi aŭ filmigi kaj tiel konatigi la verkon al nova publiko aŭ ĝenerale antaŭenigi la homan kulturon kiel tuton.

Jen ekzempla listo de aŭtoroj, kies verkoj estas ekde hodiaŭ liberaj:

  • Camille Aymonier (1866 – 1951) – franca esperantisto kaj instruisto, akademiano
  • Everardo Backheuser (23-a de majo 1879 – 15-a de oktobro 1951) – brazila esperantisto, inĝeniero kaj verkisto
  • Jacques de Baroncelli (25-a de junio 1881 – 12-a de januaro 1951) – franca filmreĝisoro
  • Dorothea Bate (8-a de novembro 1878 – 13-a de januaro 1951) – brita paleontologo kaj biologiisto
  • Konstantin Biebl (26-a de februaro 1898 – 12-a de novembro 1951) – ĉeĥa poeto
  • Jaromír Borecký (6-a de aŭgusto 1869 – 8-a de majo 1951) – ĉeĥa poeto kaj tradukisto, eksa estro de Nacia Biblioteko en Prago
  • Tadeusz Borowski (12-a de novembro 1922 – 3-a de julio 1951) – pola verkisto kaj ĵurnalisto
  • Enrico Cardile (19-a de marto 1883 – 13-a de marto 1951) – itala verkisto kaj ĵurnalisto
  • Alfred A. Cohn (26-a de marto 1880 – 3-a de februaro 1951) – usona scenaristo kaj ĵurnalisto
  • Enrique Santos Discépolo (27-a de marto 1901 – 23-a de decembro 1951) – argentina poeto kaj komponisto
  • Tereza Dubrovská (13-a de februaro 1873 – 8-a de novembro 1951) – ĉeĥia poeto kaj tradukisto
  • Bohuslav Dvořák (30-a de decembro 1867 – 16-a de februaro 1951) – ĉeĥa pentristo
  • Lincoln Ellsworth (12-a de majo 1880 – 26-a de majo 1951) – usona polusa esploristo
  • Josef Bohuslav Foerster (30-a de decembro 1859 – 29-a de majo 1951) – ĉeĥa komponisto kaj verkisto
  • Paul Gebauer (21-a de aprilo 1888 – 18-a de septembro 1951) – silezia pentristo kaj agrikulturisto
  • André Gide (22-a de novembro 1869 – 19-a de februaro 1951) – franca verkisto kaj tradukisto
  • Sadegh Hedayat (17-a de februaro 1903 – 9-a de aprilo 1951) – irana verkisto kaj tradukisto
  • Jan Holub (5-a de januaro 1878 – 17-a de januaro 1951) – ĉeĥa pionira esperantisto
  • Václav Chaloupecký (12-a de majo 1882 – 22-a de novembro 1951) – ĉeĥa historiisto kaj poeto
  • Františka Kyselková (27-a de marto 1865 – 23-a de julio 1951) – moravia etnografiisto kaj kolektisto de popolaj kantoj
  • Louis Lavelle (15-a de julio 1883 – 1-a de septembro 1951) – franca filozofiisto kaj verkisto
  • Sinclair Lewis (7-a de februaro 1885 – 10-a de januaro 1951) – usona verkisto
  • Edvards Liedskalniņš (12-a de januaro 1887 – 7-a de decembro 1951) – usona skulptisto
  • Josef Mach (5-a de februaro 1883 – 8-a de novembro 1951) – ĉeĥa verkisto kaj satiristo
  • Nikolaj Karloviĉ Metner (5-a de januaro 1880 – 13-a de novembro 1951) – rusa klaviristo kaj komponisto
  • František Michálek (10-a de marto 1895 – 18-a de novembro 1951) – ĉeĥia orgenisto kaj komponisto
  • Viktor Pinkava (21-a de 1868 – 1-a de oktobro 1951) – moravia historiisto
  • Jindřich Plachta (1-a de julio 1899 – 6-a de novembro 1951) – ĉeĥa verkisto
  • Arnold Schoenberg (13-a de septembro 1874 – 13-a de julio 1951) – aŭstra komponisto
  • Robert William Seton-Watson (20-a de aŭgusto 1879 – 25-a de julio 1951) – brita historiisto
  • Ludwig Wittgenstein (26-a de aprilo 1889 – 29-a de aprilo 1951) – aŭstra-brita filozofiisto
  • Jimmy Yancey (20-a de februaro 1894/1895 – 17-a de septembro 1951) – usona muzikisto
  • Wigbertus van Zon (22-a de marto 1869 – 29-a de julio 1951) – nederlanda esperantisto

Permesilo Krea Komunaĵo
La teksto de ĉi tiu artikolo fare de Václav ZOUZALÍK estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.

Permesilo Krea Komunaĵo
La logo de Tago de Publika Havaĵo 2021 fare de Cienkamila estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.
Bazita sur verko je https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Logo_PDD_2022.svg.

Image courtesy of Cienkamila

venca24

View posts by venca24
Vikimediano ekde 2007, esperantisto ekde 2008. Aktivulo pri Esperanto kaj libera kulturo.

1 Comment

  1. Javier Ramos1 Januaro 2022

    Multaj el tiuj aŭtoroj havas artikolon en vikipedio.
    Certe ni dankas la artikolon kaj la salutmesaĝon 👍👍

    Respondi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top