- This event has passed.
1Lib1Ref Januaro 2021
15 Januaro 2021 - 5 Februaro 2021
Imagu la mondon en kiu ĉiu bibliotekisto redaktas Vikipedion.
La tutmonda kampanjo #1Lib1Ref alvokas bibliotekistojn al uzo de literaturo en sia biblioteko por pliriĉigi Vikipedion je almenaŭ 1 referenco (mencio de fonto).
Krom bibliotekistoj estas bonvenaj ankaŭ aliaj kontribuantoj!
Pliaj detaloj: Konkursa paĝo en la Esperanta Vikipedio
Premioj
La plej aktivaj kontribuantoj ricevos premion!
Subkampanjoj
- temo de Homaj rajtoj
- Regiono de Centra kaj Orienta Eŭropo (ĉar Esperanto devenas de tiu regiono, vi povas partopreni la subkampanjon en la Esperanta Vikipedio)
Vi povas partopreni ambaŭ subkampanjojn samtempe!
Kiel partopreni?
- Aldonu referencojn al artikoloj de la Esperanta Vikipedio
- En resumon de redakto skribu #1Lib1Ref #1Lib1RefCEE
- Se vi redaktas artikolon pri homaj rajtoj, aldone skribu ankaŭ #WikiForHumanRights
- Aliĝu al registrilo de kontribuantoj