Afrika Monato 2021

Afrika monato 2021

Dum Majo 2021 verku artikolojn pri Afriko en la Esperantaj Vikipedio kaj Vikivojaĝo kaj gajnu valorajn premiojn!

Afriko estas la lulilo de homaro. Bedaŭrinde, nuntempa stato de Vikimediaj projektoj ne reflektas tiun distingan pozicion. Kaj tute ne temas nur pri malabundo de interesaĵoj meze de vastegaj dezerto aŭ ĝangalo. Multaj homoj, objektoj kaj eventoj en Afriko ankoraŭ atendas, ke iu verkos artikolon pri ili – kaj tiu verkonto povas esti vi!

Specife ni invitas Afrikanojn! 

Premioj

Vi ricevos donackarton por aĉeti servon en jena valoro. Vi mem povos elekti la servon,  sed organizantoj unue bezonos konfirmi ĝin. Kutimaj ekzeploj estas retvendejo de UEA, espero.sk, FEL, abono de Esperantaj gazetoj, Amikumu, Vinilkosmo, Vikimedia vendejo, Amazon, Udemy, Coursera, SkillShare ks.

Por viki-novuloj de Afriko

Ni speciale volas premii Afrikanojn, kiuj faris unuan (aŭ unu el unuaj) paŝon en Vikimedio per tiu ĉi konkurso! Vi havas specialan kategorion, do longjaraj kontribuantoj vin certe ne antaŭkuros!

  1. 100 eŭroj
  2. 75 eŭroj
  3. 50 eŭroj
  4. 25 eŭroj
  5. 15 eŭroj

Por aliaj

Por novaj artikoloj:

  1. 50 eŭroj
  2. 25 eŭroj
  3. 15 eŭroj

Por tradukoj:

  1. 50 eŭroj
  2. 25 eŭroj
  3. 15 eŭroj

Kiel partopreni?

Kriterioj por artikoloj

Helpo

Se vi bezonas helpon, demandu en:

Abonu novaĵojn pri Afrika monato 2021

Abonu por ricevi novaĵojn de la Afrika monato 2021 kaj invitojn al aliaj konkursoj kaj kampanjoj! Ni respektas vian privatecon kaj vi povas iam ajn mem malaboni.