Loading Events

« All Events

  • This event has passed.

Traduku Vikipedion simple

3 Oktobro 2020 @ 9:00 - 9:45 UTC+0

€10

Trejnado “Traduku Vikipedion simple” okazos dum la Reta KAEST 2020. Ĝi okazas kadre de AMO (Aktivula Maturigo) – trejna programo de UEA.

Vikipedio estas unu el plej sukcesaj edukaj projektoj de homaro – centoj da milionoj de homoj ĝin uzas por ekkoni novajn aferojn, pliprofundiĝi en jam konatajn, pli malfermi sian menson kaj, ja, por verki hejmtaskojn. Vikipedion verkas kaj kontrolas homoj kiel vi – entuziasmaj, ĝenerale edukitaj kaj malavaraj. Tamen, en sia komenco, Vikipedio ne estis facile redaktebla. Feliĉe, intertempe multo pliboniĝis. En tiu ĉi rapidtrejnado vi lernos traduki artikolon per ‘EnhavTradukilo’ – integrita ilo, kiu navigas vian laborfluon kaj helpas vin.
Tiu ĉi trejnado ligiĝas kun la prelego “Libera edukado kiel katalizilo de daŭropoveco“, kiu traktas teoriajn fundamentojn, kiuj estas praktike aplikataj tie ĉi.

Reta KAEST (Reta Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) estas pagenda evento (partoprenkotizo estas 10 €) organizata de E@I. Aliĝo eblas en https://kaest.ikso.net/2020/. Partoprenantoj de Reta KAEST povas spekti la trejnadon sen aldona pago.

Details

Date:
3 Oktobro 2020
Time:
9:00 - 9:45 UTC+0
Cost:
€10
Event Category:
Event Tags:
,
Website:
https://kaest.ikso.net/2020/

Organizers

E@I
Vikimedio EO

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *