Leksikotagoj 2024

Leksikotagoj (angle "Lexicodays") estas senpaga reta evento fokusita al la leksikografiaj  datumoj en Vikidatumoj. Leksikografiajn datumojn eblas konsideri kiel "vortaraj" datumoj. Dum la evento okazos pluraj prezentoj, prelegoj, diskutoj kaj komunaj redaktadoj. La evento estos 2-lingva: en la angla kaj la indonezia, en diversaj proporcioj kaj manieroj. Vi povas partopreni eĉ sen aliĝo, sed via […]

Vikimanio 2024

Evento pri la vikimania konferenco 2024.

Trejnado: Kreu kun ni liberan mapon OpenStreetMap (Arkones 2024)

Trejnado pri bazoj de kontribuado al OpenStreetMap (OSM). La trejnado okazas en 3 partoj: 13-a de Septembro: 16:30-17:015 kaj 18:00-18:45 de loka tempo 14-a de Septembro: 10:00-12:00 de loka tempo Ĝi okazos dum Arkones 2024 kaj estas senpaga por ĉiuj partoprenantoj de Arkones. La evento Arkones mem estas pagenda.   Aliĝu kiel interesiĝanto pri OpenStreetMap […]

Vivu eterne aŭ mortu provante (ZAT 2024)

Ni ĉiuj konas aĝiĝon kaj la malfacilaĵojn, kiujn ĝi alportas al la homo, ties familio kaj la socio. Sed ĉu aĝiĝo estas vere nepra? Ĉu eble homoj povus vivi signife pli longe ol 120 jarojn, kaj en plena sano? Kvankam daŭre tre eksperimenta, la scienco de aĝiĝo progresas, kaj singarde promesas uzeblon eĉ por granda […]

Free

Vikimedia Junulara Konferenco 2025

H40 Space Hala 40, Holešovická tržnice, Bubenské nábřeží 306/13, Praha 7 - Holešovice

Se vi aĝas inter 18 kaj 26 jaroj (escepte ĝis 30) kaj estas aktiva Vikimediano, ni invitas vin al Vikimedia Junulara Konferenco 2025 al Prago, Ĉeĥio sub organizado de Vikimedio Ĉeĥio! Atendas vin 3 tagoj da diskutoj, prezentoj kaj retigado kun ĉ. 80 junaj Vikimediaj de la tuta Tero. La ĉefa temo de la konferenco […]

Subvenciataj projektoj 2025 (diskuto)

Projektoj subvenciataj de Erasmus+ kaj similaj programoj dum lastaj jaroj iĝis granda parto de agado de Vikimedio EO kaj laŭplane daŭre tenos tiun pozicion. Ili samteme provizas grandajn oportunojn por fari aferojn kiujn ni aliokaze ne povus fari, kaj samtempe ili ŝanĝas la manieron kiel ni laboras. Venu al la Telegrama teksta diskuto kun Michal […]

Free

Vikidatumoj kaj frataj projektoj 2025

Vikidatumoj (Vikimedia projekto pri strukturitaj datumoj redakteblaj kaj de homoj kaj de robotoj) provizas altvaloran servon ne nur per si mem, sed ankaŭ por aliaj Vikimediaj (frataj) projektoj. Sed kiel tio okazas kaj kiel la afero povas disvolviĝi? Dum la virtuala, anglalingva evento Vikidatumoj kaj frataj projektoj 2025 vi lernos kiel datumoj de Vikidatumoj estas […]

Free

EduVikia konferenco 2025

EduVikia konferenco 2025 (EduWiki Conference 2025) kunigas aktivulojn de edukaj spacoj en Vikimedio. Ĝiaj diligente elektitaj partoprenantoj venas de Vikimediaj Vikimedi-amikaj organizoj.

Scroll to top