Latest Past Events

Klerige: Kiel verki por Vikipedio? (VK 2021)

Venu spertiĝi pri bazoj de redaktado de Vikipedio kun longjara spertulo Yves Nevelsteen, la aŭtoro de la libro Vikipedio - praktika manlibro, prizorganto de Komputeko kaj membro de la Revizia komisiono de ELiSo - Esperanto kaj Libera Scio / VMEO - Vikimedio Esperanto. La trejnado okazos enkadre de la Kleriga lundo dum la 2a Virtuala Kongreso de […]

Babilu kun… KuboF pri Vikipedio (VK 2021, 1a fojo)

Diskuto kun Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) pri Vikipedio kaj ĝenerale pri Vikimedio, kiu okazos enkadre de programo de la 2a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK 2021). Ĉiuj partoprenantoj de VK povas partopreni kaj starigi demandojn, ekzemple kiu redaktas Vikipedion, kiel Vikipedio certigas kvaliton de siaj tekstoj aŭ kiel Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj povas helpi […]

Preter Vikipedio – la nekonataj Vikimediaj gefratoj (SES 2021)

Prelego de KuboF Hromoslav dum SES - Somera Esperanto-Studado 2021. Partopreno en SES estas pagenda, partopreno en la prelego estas sen krompago por partoprenantoj de SES. Vikipedio, la fama reta enciklopedio, montris ke amaso de "kutimaj" homoj povas kune kaj mem-organizite krei tutmonde elstaran verkon. Fakte, Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj apartenas al 10 plej […]