Latest Past Events

Laborista monato 2026

Laborista monato 2026 invitas vin redakti / verki / traduki Vikipediajn artikolojn kaj aldoni Vikifontarajn paĝojn rilatajn al justa laborado, sindikatoj kaj laboraj rajtoj, precipe rilataj al Usono. La kampanjo (aŭ redakto-maratono) estas senpaga por partopreni kaj provizas simbolajn premiojn en formo de insignoj sur uzanto-paĝo de partoprenintoj. Kiel partopreni Por partopreni: ensalutu en Vikipedion […]

Tutmonda Virtuala Celebrado de 25-jariĝo de Vikipedio

La 15-an de Januaro 2026, Vikipedio kiel tuta ideo festas sian 25-jariĝon. Aliĝu al la virtuala komuna festado. La evento okazos en la angla, kun samtempa interpretado al la araba, la ĉina, la franca, la portugala kaj la hispana. Arabic, Chinese, French, Portuguese, and Spanish. buttEventa paĝo kaj aliĝilo

Vikimedia Junulara Konferenco 2025

H40 Space Hala 40, Holešovická tržnice, Bubenské nábřeží 306/13, Praha 7 - Holešovice

Se vi aĝas inter 18 kaj 26 jaroj (escepte ĝis 30) kaj estas aktiva Vikimediano, ni invitas vin al Vikimedia Junulara Konferenco 2025 al Prago, Ĉeĥio sub organizado de Vikimedio Ĉeĥio! Atendas vin 3 tagoj da diskutoj, prezentoj kaj retigado kun ĉ. 80 junaj Vikimediaj de la tuta Tero. La ĉefa temo de la konferenco […]