- This event has passed.
2-a Kunsido de Ĝenerala asembleo (2020-2)
28 Novembro 2020 @ 15:00 - 17:00 UTC+0
La 2-a Kunsido de Ĝenerala asembleo estos virtuala por ebligi partoprenon de la tuta mondo.
Programo
Tagordo:
- Oficiala malfermo
- Akcepto de novaj membroj
- Elekto de protokolanto
- Fikso de la tagordo
- Financa raporto 2019
- Jara buĝeto 2020
- Jarplano 2021
- Jara buĝeto 2021
- Stato de la Strategia plano 2021-2022
- Eventuale aliaj
- Fermo
La menciitaj dokumentoj estas preparataj kunlabore kun membroj de la organizo kaj vikimediaj komunumanoj. Tiel unuflanke pli multaj aktivuloj (nuntempaj kaj ankaŭ estontaj) havos ŝancon pozitive influi la agadon kaj proponi sin por plenumi ĝin. Duaflanke, la Plenrajtaj membroj (kiuj voĉdonos pri ili) povos konsulti la dokumentojn antaŭ la Kunsido kaj tiel ŝpari valoran dumkunsidan tempon.
Post fino de la oficiala parto povos okazi neformala amika babilado.
Kiel partopreni
La Kunsido okazos per Jitsi de ELiSo.
Jitsi sufiĉe bone funkcias ĝis ĉ. 35 partoprenantoj. Kaze se ni spertus teĥnikajn problemojn pro supero de tiu kvanto aŭ alia kialo, ni solvos surloke.
Jitsi alireblas per retumilo en komputilo, retumilo en poŝtelefono aŭ per poŝteleona aplikaĵo. Elektu tiun, iu plej taŭgas por vi.
Redaktebla protokolo (per Etherpad).
Se vi ankoraŭ ne estas membro, sed volas partopreni:
- membriĝu
- sendu mesaĝon al vikimedio.esperanto(ĉe)gmail.com
- sekvu la instrukciojn en la retpoŝta respondo