- This event has passed.
3-a Kunsido de Ĝenerala asembleo (2021-1)
6 Novembro 2021 @ 15:00 - 17:00 UTC+0
ELiSo / VMEO invitas siajn membrojn al la venonta Kunsido de la Ĝenerala asembleo de ELiSo / VMEO. Ni traktos gravajn temojn pri ELiSo / VMEO por la venonta jaro.
Preparoj survojas (ĉiuj detaloj ankoraŭ ne estas pretaj):
- Komunikilo uzota: (aldonota)
- Tagordo: (aldonota)
Por partopreni, unue membriĝu kaj / aŭ pagu vian jaran membran kotizon.
Ĝi okazos rete, legu la statuton por detaloj (pri membreco kaj ties rajtoj).
Programo
Tagordo:
- Oficiala malfermo
- Akcepto de novaj membroj
- Elekto de protokolanto
- Fikso de la cetera tagordo
- Listigo de partoprenantoj
- Ŝanĝo de Statuto
- Elekto de Estraro
- Ebla elekto de Revizia komisiono
- Ebla elekto de Loka reprezentantaro
- Jara raporto 2020
- Financa raporto 2020
- Strategia plano
- Jara plano 2022
- Jara buĝeto 2022
- Eventuale aliaj
- Fermo
La menciitaj dokumentoj estas preparataj kunlabore kun membroj de la organizo kaj vikimediaj komunumanoj. Tiel unuflanke pli multaj aktivuloj (nuntempaj kaj ankaŭ estontaj) havos ŝancon pozitive influi la agadon kaj proponi sin por plenumi ĝin. Duaflanke, la Plenrajtaj membroj (kiuj voĉdonos pri ili) povos konsulti la dokumentojn antaŭ la Kunsido kaj tiel ŝpari valoran dumkunsidan tempon.
Post fino de la oficiala parto povos okazi neformala amika babilado.
Kiel partopreni
La Kunsido okazos per Jitsi de ELiSo / VMEO.
Jitsi sufiĉe bone funkcias ĝis ĉ. 35 partoprenantoj. Kaze se ni spertus teĥnikajn problemojn pro supero de tiu kvanto aŭ alia kialo, ni solvos surloke.
Jitsi alireblas per retumilo en komputilo, retumilo en poŝtelefono aŭ per poŝteleona aplikaĵo. Elektu tiun, kiu plej taŭgas por vi.
Redaktebla protokolo (per Etherpad).