- This event has passed.
6-a Kunsido de Ĝenerala asembleo (2024-1)
27 Januaro 2024 @ 15:00 - 17:00 UTC+0
FreeNi kore invitas vin al la sekva Kunsido de Ĝenerala Asambleo de Vikimedio EO. Kunsido de Ĝenerala asembleo estas la plej grava jara evento por kundiskuti kaj kundecidi la plej fundamentajn aferojn de VMEO kaj nian pluan direkton. Per via partopreno vi aktive formas kien kaj kiel Vikimedio EO disvolviĝos kaj, sekve, kiel ni helpados al Vikimediaj projektoj kaj la movado.
Partopreno estas malferma por publiko, sed voĉon havas nur aktualaj Plenrajtaj membroj (se vi ankoraŭ ne estas membro de VMEO, membriĝu nun).
Via aliĝo subtenas Vikimedion!
Gravaj programeroj:
- Jara raporto 2023
- Financa raporto 2023
- Revizia raporo 2023
- Jara plano 2024
- Jara buĝeto 2024
- Atribuo de Honora membreco
- Alvoko por pli vasta partopreno (kandidatiĝu por volontuli)
- Komitatano A ĉe TEJO
- Novaj Estraranoj
- Kasisto
- Ĝenerala sekretario
Tagordo eventuale povas ŝanĝiĝi.
Kiel partopreni
Notu la daton en vian kalendaron kaj laŭeble starigu memorigon. Ni klopodas ankaŭ krei aliĝilon por la evento por pli bona mastrumado.
- Komunikilo uzota: Jitsi de VMEO
- Redaktebla protokolo (per Etherpad)
Jitsi sufiĉe bone funkcias ĝis ĉ. 35 partoprenantoj. Kaze se ni spertus teĥnikajn problemojn pro supero de tiu kvanto aŭ alia kialo, ni solvos surloke.
Jitsi alireblas per retumilo en komputilo, retumilo en poŝtelefono aŭ per poŝteleona aplikaĵo. Elektu tiun, kiu plej taŭgas por vi (tiu vere povas esti poŝtelefona aplikaĵo).