Loading Events

« All Events

  • This event has passed.

Plibonigu Vikimedion per Erasmus+

25 Januaro 2023 @ 18:00 - 19:30 UTC+0

Free

Iom post iom, Erasmus+ iĝas pli kaj pli grava parto de agado de Vikimedio EO. Aparte ĉar ĝi provizas financojn por plenumi grandajn taskojn. Sed kio estas Erasmus+, kiel ĝi povas helpi al nia vikimedia laboro kaj kiel vi povas partopreni?

En 2023 Vikimedio EO planas fini siajn 2 nuntempajn projektojn kaj komenci 2 novajn. 1 nova projekto celas plibonigon de kapabloj de niaj aktivuloj kaj de ĝeneralaj vikimedianoj. La alia projekto laŭeble devus esti kunlabora kaj ni celas esti partnero (la projekton gvidu alia organizo) – pri temo ni ankoraŭ ne decidis.

Aliĝu kaj venu al ĉi evento se vi loĝas en la Eŭropa unio aŭ en alia program lando de Erasmus+ (Norda Makedonio, Serbio, Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio, Turkio), ĉar nur tiuj povas partopreni en projektoj de Erasmus+. (Ni bedaŭras, ke ni ne povas akcepti karajn aktivulojn de ekster Eŭropo, sed ni simple devas respekti regulojn de la subvenciprovizanto. En longtempa perspektivo ni celas simile subteni nian agadon ankaŭ en aliaj regionoj – se vi pretas helpi al tio, kandidatiĝu kiel serĉanto de subvencioj!)

Venu al tiu ĉi reta seminario kaj diskuto kaj vi ekscios:

  • kial Vikimedio EO jam partoprenas en projektoj de Erasmus+
  • kion Erasmus+ jam alportis al ni
  • kio Erasmus+ entute estas
  • kiujn pliajn projektojn de Erasmus+ ni planas kaj konsideras
  • kiel vi mem povas partopreni kaj kion vi gajnos de tio

Post la baza prezento ni grupe diskutos. Tiam ni komune povos plikonkretigi precipe viajn ideojn, manierojn por partopreno kaj eble eĉ projektajn ideojn.

Por partopreni aliĝu sube 👇 Poste vi retpoŝte ricevos ligilon por partopreni.

Plibonigu Vikimedion per Erasmus+

 Registration is closed for this event
Reta prelego kaj diskuto inter membroj kaj aktivuloj de Vikimedio EO pri uzado de subvencioj de Erasmus+ por plibonigi laboradon de Vikimedio EO.
When
January 25th, 2023 from  6:00 PM to  7:30 PM

Details

Date:
25 Januaro 2023
Time:
18:00 - 19:30 UTC+0
Cost:
Free
Event Categories:
,
Event Tags:
, , ,

Organizer

Vikimedio EO
Phone
+421 910 293 139
Email
info@esperanto.wiki
View Organizer Website

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *