Loading Events

« All Events

  • This event has passed.

8-a Kunsido de Ĝenerala asembleo (2025-2)

Novembro 16 @ 15:00 - 16:00 UTC+0

Ni kore invitas vin al la sekva Kunsido de Ĝenerala Asambleo de Vikimedio EO. Kunsido de Ĝenerala asembleo estas la plej grava jara evento por kundiskuti kaj kundecidi la plej fundamentajn aferojn de VMEO kaj nian pluan direkton. Per via partopreno vi aktive formas kien kaj kiel Vikimedio EO disvolviĝos kaj, sekve, kiel ni helpados al Vikimediaj projektoj kaj la movado.

Dato: 16-a de Novembro 2025
Tempo: 15:00 – 16:00 UTK
Anstataŭa tempo: 15:30 – 16:30 UTK

Partopreno estas malferma por publiko, sed voĉon havas nur aktualaj Plenrajtaj membroj (se vi ankoraŭ ne estas membro de VMEO, membriĝu nun). Por kontroli nuntempan staton de via membreco unue ensalutu (se vi ne havas / forgesis vian pasvorton, restarigu la pasvorton uzante retpoŝtan adreson kiun vi uzis por membriĝi) kaj poste kontrolu sube en la Membra zono. Se vi kredas, ke la stato de via membreco estas misa, tuj kontaku nin!

Via aliĝo subtenas Vikimedion!

Gravaj programeroj:

Tagordo eventuale povas ŝanĝiĝi.

Kiel partopreni

Notu la daton en vian kalendaron kaj laŭeble starigu memorigon. Ni klopodas ankaŭ krei aliĝilon por la evento por pli bona mastrumado.

Jitsi sufiĉe bone funkcias ĝis ĉ. 35 partoprenantoj. Kaze se ni spertus teĥnikajn problemojn pro supero de tiu kvanto aŭ alia kialo, ni solvos surloke.

Jitsi alireblas per retumilo en komputilo, retumilo en poŝtelefono aŭ per poŝteleona aplikaĵo. Elektu tiun, kiu plej taŭgas por vi (tiu vere povas esti poŝtelefona aplikaĵo).

8-a Kunsido de Ĝenerala asembleo (2025-2)

Sorry Registration for this event ended on November 17th, 2025 12:00 AM
 Registration is closed for this event
When
November 16th, 2025 from  3:00 PM to  4:00 PM

Details

Organizer

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top