Afrika Monato 2021

Afrika monato 2021

Dum Majo 2021 verku artikolojn pri Afriko en la Esperantaj Vikipedio kaj Vikivojaĝo kaj gajnu valorajn premiojn!

Afriko estas la lulilo de homaro. Bedaŭrinde, nuntempa stato de Vikimediaj projektoj ne reflektas tiun distingan pozicion. Kaj tute ne temas nur pri malabundo de interesaĵoj meze de vastegaj dezerto aŭ ĝangalo. Multaj homoj, objektoj kaj eventoj en Afriko ankoraŭ atendas, ke iu verkos artikolon pri ili – kaj tiu verkonto povas esti vi!

Specife ni invitas Afrikanojn! 

Premioj

Vi ricevos donackarton por aĉeti servon en jena valoro. Vi mem povos elekti la servon,  sed organizantoj unue bezonos konfirmi ĝin. Kutimaj ekzeploj estas retvendejo de UEA, espero.sk, FEL, abono de Esperantaj gazetoj, Amikumu, Vinilkosmo, Vikimedia vendejo, Amazon, Udemy, Coursera, SkillShare ks.

Por viki-novuloj de Afriko

Ni speciale volas premii Afrikanojn, kiuj faris unuan (aŭ unu el unuaj) paŝon en Vikimedio per tiu ĉi konkurso! Vi havas specialan kategorion, do longjaraj kontribuantoj vin certe ne antaŭkuros!

  1. 100 eŭroj
  2. 75 eŭroj
  3. 50 eŭroj
  4. 25 eŭroj
  5. 15 eŭroj

Por aliaj

Por novaj artikoloj:

  1. 50 eŭroj
  2. 25 eŭroj
  3. 15 eŭroj

Por tradukoj:

  1. 50 eŭroj
  2. 25 eŭroj
  3. 15 eŭroj

Kiel partopreni?

La plej facila kaj efika maniero por partopreni Afrikan monaton kiel Vikipedia novulo estas traduki artikolojn per la helpilo EnhavTradukilo.

  1. registriĝu
  2. venu al EnhavTradukilo (speciala ilo kiu helpas al vi traduki)
  3. se vi ne certas, kion traduki, vi povas elekti iun el la proponoj
  4. se vi scias kiun artikolon de alilingva Vikipedio vi volas traduki:
    1. klaku la butonon “+ Nova traduko”
    2. dekstre elektu lingvo de kiu vi volas traduki
    3. en la ĉefa tekstujo entajpu nomon de la artikolo kiun vi volas traduki
  5. aperos la traduka interfaco, klaku en la centra panelo kaj traduku la tekston de la maldekstra parto (aŭ reviziu ĝin, se aperis maŝina traduko)
  6. post zorga lingva kontrolo, klaku la supran butonon “Publikigi”
  7. aldonu vian artikolon al la konkursa paĝo

Kriterioj por artikoloj

  • respektu kopirajton (estu tradukita de Vikipedio aŭ alia libera fonto (kun mencio de fonto!) aŭ estu plene via verko);
  • estu pri menciinda temo (almenaŭ 2 netrivialaj, sendependaj fontoj verkas pri ĝi);
  • citu fontojn per entekstaj referencoj (tio plej facilas tradukante per EnhavTradukilo, vidu Kiel partopreni);
  • prezentu temon neŭtrale;
  • estu sufiĉe longa (3 frazoj estas absoluta minimumo, celu almenaŭ 2 alineojn).

Helpo

Se vi bezonas helpon, demandu en:

Abonu novaĵojn pri Afrika monato 2021

Abonu por ricevi novaĵojn de la Afrika monato 2021 kaj invitojn al aliaj konkursoj kaj kampanjoj! Ni respektas vian privatecon kaj vi povas iam ajn mem malaboni.

- select lando -