Loading Events

« All Events

  • This event has passed.

3-a Kunsido de Ĝenerala asembleo (2021-1)

6 Novembro 2021 @ 15:00 - 17:00 UTC+0

ELiSo / VMEO invitas siajn membrojn al la venonta Kunsido de la Ĝenerala asembleo de ELiSo / VMEO. Ni traktos gravajn temojn pri ELiSo / VMEO por la venonta jaro.

Preparoj survojas (ĉiuj detaloj ankoraŭ ne estas pretaj):

  • Komunikilo uzota: (aldonota)
  • Tagordo: (aldonota)

Por partopreni, unue membriĝu kaj / aŭ pagu vian jaran membran kotizon.

Ĝi okazos rete, legu la statuton por detaloj (pri membreco kaj ties rajtoj).

Programo

Tagordo:

  1. Oficiala malfermo
  2. Akcepto de novaj membroj
  3. Elekto de protokolanto
  4. Fikso de la cetera tagordo
  5. Listigo de partoprenantoj
  6. Ŝanĝo de Statuto
  7. Elekto de Estraro
  8. Ebla elekto de Revizia komisiono
  9. Ebla elekto de Loka reprezentantaro
  10. Jara raporto 2020
  11. Financa raporto 2020
  12. Strategia plano
  13. Jara plano 2022
  14. Jara buĝeto 2022
  15. Eventuale aliaj
  16. Fermo

La menciitaj dokumentoj estas preparataj kunlabore kun membroj de la organizo kaj vikimediaj komunumanoj. Tiel unuflanke pli multaj aktivuloj (nuntempaj kaj ankaŭ estontaj) havos ŝancon pozitive influi la agadon kaj proponi sin por plenumi ĝin. Duaflanke, la Plenrajtaj membroj (kiuj voĉdonos pri ili) povos konsulti la dokumentojn antaŭ la Kunsido kaj tiel ŝpari valoran dumkunsidan tempon.

Post fino de la oficiala parto povos okazi neformala amika babilado.

Kiel partopreni

La Kunsido okazos per Jitsi de ELiSo / VMEO.

Jitsi sufiĉe bone funkcias ĝis ĉ. 35 partoprenantoj. Kaze se ni spertus teĥnikajn problemojn pro supero de tiu kvanto aŭ alia kialo, ni solvos surloke.

Jitsi alireblas per retumilo en komputilo, retumilo en poŝtelefono aŭ per poŝteleona aplikaĵo. Elektu tiun, kiu plej taŭgas por vi.

Redaktebla protokolo (per Etherpad).

 

Details

Date:
6 Novembro 2021
Time:
15:00 - 17:00 UTC+0
Event Category:
Event Tags:
,

Organizer

Vikimedio EO
Phone
+421 910 293 139
Email
info@esperanto.wiki
View Organizer Website

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *