- This event has passed.
Plibonigu Vikimedion per Erasmus+
25 Januaro 2023 @ 18:00 - 19:30 UTC+0
FreeIom post iom, Erasmus+ iĝas pli kaj pli grava parto de agado de Vikimedio EO. Aparte ĉar ĝi provizas financojn por plenumi grandajn taskojn. Sed kio estas Erasmus+, kiel ĝi povas helpi al nia vikimedia laboro kaj kiel vi povas partopreni?
En 2023 Vikimedio EO planas fini siajn 2 nuntempajn projektojn kaj komenci 2 novajn. 1 nova projekto celas plibonigon de kapabloj de niaj aktivuloj kaj de ĝeneralaj vikimedianoj. La alia projekto laŭeble devus esti kunlabora kaj ni celas esti partnero (la projekton gvidu alia organizo) – pri temo ni ankoraŭ ne decidis.
Aliĝu kaj venu al ĉi evento se vi loĝas en la Eŭropa unio aŭ en alia program lando de Erasmus+ (Norda Makedonio, Serbio, Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio, Turkio), ĉar nur tiuj povas partopreni en projektoj de Erasmus+. (Ni bedaŭras, ke ni ne povas akcepti karajn aktivulojn de ekster Eŭropo, sed ni simple devas respekti regulojn de la subvenciprovizanto. En longtempa perspektivo ni celas simile subteni nian agadon ankaŭ en aliaj regionoj – se vi pretas helpi al tio, kandidatiĝu kiel serĉanto de subvencioj!)
Venu al tiu ĉi reta seminario kaj diskuto kaj vi ekscios:
- kial Vikimedio EO jam partoprenas en projektoj de Erasmus+
- kion Erasmus+ jam alportis al ni
- kio Erasmus+ entute estas
- kiujn pliajn projektojn de Erasmus+ ni planas kaj konsideras
- kiel vi mem povas partopreni kaj kion vi gajnos de tio
Post la baza prezento ni grupe diskutos. Tiam ni komune povos plikonkretigi precipe viajn ideojn, manierojn por partopreno kaj eble eĉ projektajn ideojn.
Por partopreni aliĝu sube 👇 Poste vi retpoŝte ricevos ligilon por partopreni.