- This event has passed.
Vikimanio 2022: Festivala versio
11 Aŭgusto 2022 - 14 Aŭgusto 2022
FreeVikimanio (Wikimania) estas ĉiujara internacia konferenco por kontribuantoj kaj uzantoj de Vikimediaj projektoj, organizata de la Fondaĵo Vikimedio (Wikimedia Foundation) por plibonigi la laboron rilate al ties projektoj ekzemple Vikipedio, Vikidatumoj, Vikivortaro ka. Dum ĝi okazas prelegoj, diskutoj, rondaj tabloj, kaj surkoridoraj kaj endrinkejaj neformalaj diskutoj. Prezentataj estas studoj, esploroj, observoj kaj eksperimentojn rilataj al vikmediaj projektoj, kulturo, teknologioj kaj libera scio. Ĝi ankaŭ estas bona oportuno por renkontiĝi kaj konatiĝi kun aliaj vikimedianoj.
La unua eldono okazis en Frankfurto Am Main (Germanio) en 2005.
Ĉi jare Vikimanio okazos de la 11a ĝis la 14a de Aŭgusto 202. Ĉio okazos en la reto. Partopreno estas senpaga. Por pliaj informoj vizitu:
Abonu novaĵojn pri ne-Esperantlingvaj Vikimediaj eventoj!