VikiPrintempo COE 2026
Marto 1 - Aprilo 30

VikiPrintempo COE 2026 estas artikol-verka konkurso, kiu okazas ekde la 1-a de Marto ĝis fino de Aprilo 2026 (nordhemisfera printempo). Vi estas bonvena, ĉu vi estas sperta viki-kontribuanto aŭ novulo, kiu volas provi ion novan.
Venu al
La celo estas helpi al disvolviĝo de Vikipedio kaj Vikivojaĝo, al Esperanto, libera edukado, kaj ankaŭ al la regio de Centra kaj Orienta Eŭropo. Vikivojaĝo estas ankoraŭ nova projekto, en obro de Vikipedio. Danke al Vikivojaĝo vi povas malkovri novajn lokojn (eĉ ene de via lando aŭ urbo), pli facile vojaĝi al fremda lando kaj ekzemple malkovri vidindaĵojn de kongres-urbo. Por pli inviti vin al ĝi, en Vikivojaĝo vi ricevas 2-oble pli multajn poentojn.
La Esperantan version de la konkurso organizas la Esperanta Vikimedio komunumo.
