Loading Events

« All Events

  • This event has passed.

Virtuala Movada Foiro dum VK 2021: Esperanto kaj Libera Scio / Vikimedio Esperanto (1a fojo)

19 Julio 2021 @ 19:00 - 19:55 UTC+0

ELiSo – Esperanto kaj Libera Scio (estontece VMEO – Vikimedio Esperanto) prezentos sin, sian agadon kaj la Vikimedian movadon dum la Virtuala Movada Foiro (ViMF) dum la Virtuala Kongreso de Esperanto 2021 (VK).

Dum preskaŭ 1-hora programero, ĉiu partoprenanto povos veni al vidbabilejo kaj ekkoni homojn malantaŭ Vikipedio, ekscii pri aliaj Vikimediaj projektoj, kial ili gravas por bona edukado de homaro kaj por Esperantujo specife. La sesion gvidos Michal Matúšov (KuboF Hromoslav), la prezidanto de Esperanto kaj Libera Scio.

Partopreno estas senpaga por ĉiuj partoprenantoj de VK. Por partopreni VK-n necesas aliĝo, kiu estas pagenda.

Imagu la mondon en kiu ĉiu homo povas libere partopreni en tuto de homara sciaro per Esperanto. Tian mondon ni kreas!

Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj havas grandan ambicion pri helpo al homaro “demokratiigi” edukadon. Scioj, kiuj pasintece estis ŝlositaj en libroj kaj malantaŭ pagmuroj, nun estas liberigataj por ĉies avantaĝo. Tiun laboron faras homoj kiel vi kaj mi – ne nepre universitataj profesoroj, sed praktikaj spertuloj pri sia fako aŭ intereskampo. Tiujn homojn (redaktantojn de Vikipedio kaj ties frataj projektoj) aldone subtenas nia organizo – Esperanto kaj Libera Scio – per diversaj kampanjoj, konkursoj, trejnadoj ks.

Venu por ekscii kiel ni laboras kaj kiel ankaŭ vi aŭ via organizo (eble kun nur etaj modifoj de agado) povas plibonigi la plej elstaran enciklopedion en Esperanto!

 

Details

Date:
19 Julio 2021
Time:
19:00 - 19:55 UTC+0
Event Category:
Event Tags:
,
Website:
https://vk.esperanto.net/

Organizers

Universala Esperanto-Asocio
Vikimedio EO

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *