Loading Events

« All Events

  • This event has passed.

Retseminario: Aŭtomatigu varbadon de membroj – per CiviCRM

6 Decembro 2022 @ 18:00 - 19:00 UTC+0

Aktivaj membroj estas la vivodona sango kiu funkciigas niajn organizojn. Sed pli regule ol escepte, organizoj havas malfacilaĵojn novajn membrojn atingi, pluteni kaj aktivigi. Kaj tio estas tre bedaŭrinda, ĉar ekzistas testitaj metodoj kaj teĥnikoj, kiuj pruveble helpas plialtigi membriĝojn, plilongigi membrecojn kaj plienergiigi engaĝiĝon de membroj.

Pri ĉiu el tiuj elementoj povus esti plursemajna trejnado. Sed tiom multan tempon ni nun ne uzos…

Ĉu ankaŭ vi volas ekscii kiel pli bone kaj aŭtomatigite varbi kaj mastrumi membrojn? Do mi invitas vin al 1-hora senpaga retseminario, kiu fokusiĝas al la intersekco de membro-varba merkatiko kaj reta teĥniko, kiu ĝin ebligas.

 

Dum la retseminario vi lernos:

  • unu el plej ĉefaj aferoj, kiuj fortimigas viajn eblajn membrojn jam tute komence, kaj kiel eviti ĝin
  • kiel verki atento-kaptajn mesaĝojn por viaj membroj – per 1 eleganta truko
  • kiel etike puŝeti homojn en via membro-varba procezo tiel, ke ili ŝatu tion
  • kiamaniere ĉesi mastrumi membrojn samkiel edukita simio, kaj anstataŭe liberigi vian tempon por vera engaĝado
  • kiel starigi belaspektan membran aliĝilon integritan rekte en vian WordPress-an retejon ene de 3 horoj laŭ 5-paŝa pruvita sistemo
  • kiel aŭtomatigi plurajn rutinajn taskojn de membra administrado por liberigi viajn tempon kaj atenton kaj fari la laboron pli kohere kaj ĝustatempe
  • kiel la libera reta programo CiviCRM asistos vin en ĉio supre menciita

Por aliĝi al la retseminario plenigu la suban aliĝilon kaj forsendu ĝin klakante al la butono. Mi rekomendas, ke de via organizo partoprenu almenaŭ 2 homoj  (administranto kaj / aŭ engaĝiganto de membroj, kaj estrarano). Vi povas avantaĝe aligi plurajn aktivulojn de via organizo je unu fojo (tiel vi plenigos la informon pri via organizo nur 1-foje).

Retseminario: Aŭtomatigu varbadon de membroj - per CiviCRM

 Registration is closed for this event
When
December 6th, 2022 from  6:00 PM to  7:00 PM

Details

Date:
6 Decembro 2022
Time:
18:00 - 19:00 UTC+0
Event Category:
Event Tags:
, , ,

Organizer

Vikimedio EO
Phone
+421 910 293 139
Email
info@esperanto.wiki
View Organizer Website

2 Comments

  1. Peter Jaimez3 Decembro 2022

    Kiel mi diris mi estas liberpensulo

    Respondi
    1. Dennis Keefe6 Decembro 2022

      Vi tuŝas temon kiu kernas por lokaj, landoj kaj internaciaj asocioj de Esperanto. Gratulon.

      Membro-administado kaj membro-varbado estas probable unu el la bazaj scioj, kiujn ĈIU respondeculo de iu ajn Esperanto-Asocio povas profiti koneti aŭ koni, same kiel ili scipovas uzi -IS, -AS aŭ -OS.

      Respondi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

2 Comments

  1. Peter Jaimez3 Decembro 2022

    Kiel mi diris mi estas liberpensulo

    Respondi
    1. Dennis Keefe6 Decembro 2022

      Vi tuŝas temon kiu kernas por lokaj, landoj kaj internaciaj asocioj de Esperanto. Gratulon.

      Membro-administado kaj membro-varbado estas probable unu el la bazaj scioj, kiujn ĈIU respondeculo de iu ajn Esperanto-Asocio povas profiti koneti aŭ koni, same kiel ili scipovas uzi -IS, -AS aŭ -OS.

      Respondi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *