3-a Kunsido de Ĝenerala asembleo (2021-1)
Kunsido de la Ĝenerala asembleo de ELiSo / VMEO novembro 2021. Ni traktos gravajn temojn pri ELiSo/VMEO por la venonta jaro.
VikiFesto 2021
En 2021 la Esperanta Vikipedio festas 20-an datrevenon de sia fondo. Kaj ni volas festi kune (almenaŭ virtuale)! Venu por senpaga virtuala evento, kie sub la subtitolo “Preter 20 jaroj de la Esperanta Vikipedio“ vi ekscios, ke kvankam Vikipedio estas la plej fama, sed ne ununura Vikimedia projekto! EVENTA PAĜO
Kultura Diplomatia Monato de Ukrainio 2022
Verku por Vikipedio artikolojn pri ukraina kulturo! La konkurso estas multlingva, do vi povas partopreni en la Esperanta Vikipedio. (noto: La konkurson organizas Vikimedio Ukrainio kun siaj partneroj. Vikimedio Esperanto ne partoprenas organizadon, nur diskonigas la konkurson.) Oficiala konkursa paĝo
SEMEO 2022 : Ateliero Vikipedio
Eurêkafé 5, impasse de la Colombette, Toulouse, FrancePrelegon kaj trejnadon pri vikipedio en Tuluzo, Francio.
4-a Kunsido de Ĝenerala asembleo (2022-1)
Alvoko al la 4-a Kunsido de Ĝenerala asembleo de Vikimedio Esperanto
Angla VikiPrintempo COE (CEE Spring) 2022
Vikikonkurson ĉe la anglalingva vikipedio pri Zamenhof kaj Esperanto organizita de Vikimedio Esperanto
Promenado tra naturo kaj Vikipedio
Ĉeesta teknika staĝo ĉe Kvinpetalo kiu intruos pri naturo kaj kontribuoj al vikipedio (kreado/plibonigo de artikoloj pri tiuj temoj).
Vikidatumaj Tagoj de datuma kvalito 2022
Vikidatumoj provizas strukturitajn liberajn datumoj kiujn povas konsulti kaj redakti kaj homoj kaj maŝinoj. Vikidatumoj kovras vastan gamon de temoj, kaj ĝiaj datumoj estas vaste reuzataj en aliaj Vikimediaj projektoj kaj ankaŭ ekster ili. Tial gravas, ke la datumoj estu prizorgataj por certigi altan kvaliton. Vikidatumaj Tagoj de datuma kvalito 2022 vin invitas kune spekti […]
Vikimanio 2022: Festivala versio
Vikimanio estas konferenco de vikimediistoj ĉi jare ĝi okazos de la 13-17-an de aŭgusto 2021.
VMEO dum Junulara Movada Foiro ĉe IJK 2022
Dum la Internacia Junulara Kongreso 2022 en Nederlando okazos la Junulara Movada Foiro (JMF), la plej granda kuniĝo kaj elmontro de junularaj esperantistaj movadoj tutmonde. Vikimedio EO (VMEO) partoprenos prezentante ĉe sia tablo per engaĝaj aktivaĵoj. Detaloj estas pripensataj, sed vi certe povas antaŭĝoji helpadon pri unuaj spertoj de redaktado de Vikipedio, aliĝon kiel volontulo […]
Komunumaj elektoj de Estraranoj de la Fondaĵo Vikimedio en 2022
Grava elekto de 2 estraranoj de VMF.
Dispartigi sciaĵojn helpe de la Vikimediaj projektoj
Dum unu semajno kaptu la okazon pli bone koni la Vikimediajn projektojn : Vikipedio, Vikivojaĝo, Vikivortaro, ktp. Ekkonu la historion de tiu tute aparta tutmonda multlingva kunlabora projektaro, kian gravecon havas Esperanto en ĝi, kaj kiel la Vikimediaj projektoj kontribuas al la fortikigo de la Esperanta kulturo. Vi ankaŭ povos trejniĝi por kontribui kaj konstatos, […]