Babilu kun… KuboF pri Vikipedio (VK 2021, 2a fojo)

Diskuto kun Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) pri Vikipedio kaj ĝenerale pri Vikimedio, kiu okazos enkadre de programo de la 2a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK 2021). Ĉiuj partoprenantoj de VK povas partopreni kaj starigi demandojn, ekzemple kiu redaktas Vikipedion, kiel Vikipedio certigas kvaliton de siaj tekstoj aŭ kiel Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj povas helpi […]

Virtuala Movada Foiro dum VK 2021: Esperanto kaj Libera Scio / Vikimedio Esperanto (4a fojo)

ELiSo - Esperanto kaj Libera Scio (estontece VMEO - Vikimedio Esperanto) prezentos sin, sian agadon kaj la Vikimedian movadon dum la Virtuala Movada Foiro (ViMF) dum la Virtuala Kongreso de Esperanto 2021 (VK). Dum preskaŭ 1-hora programero, ĉiu partoprenanto povos veni al vidbabilejo kaj ekkoni homojn malantaŭ Vikipedio, ekscii pri aliaj Vikimediaj projektoj, kial ili […]

Amerika monato 2021

Vikimedia artikol-verka konkurso pri Ameriko okazonta dum oktobro 2021 en Vikipedio kaj vikivojaĝo.

Kultura Diplomatia Monato de Ukrainio 2022

Verku por Vikipedio artikolojn pri ukraina kulturo! La konkurso estas multlingva, do vi povas partopreni en la Esperanta Vikipedio. (noto: La konkurson organizas Vikimedio Ukrainio kun siaj partneroj. Vikimedio Esperanto ne partoprenas organizadon, nur diskonigas la konkurson.) Oficiala konkursa paĝo

SEMEO 2022 : Ateliero Vikipedio

Eurêkafé 5, impasse de la Colombette, Toulouse, France

Prelegon kaj trejnadon pri vikipedio en Tuluzo, Francio.

6€

Promenado tra naturo kaj Vikipedio

Ĉeesta teknika staĝo ĉe Kvinpetalo kiu intruos pri naturo kaj kontribuoj al vikipedio (kreado/plibonigo de artikoloj pri tiuj temoj).

Scroll to top