Loading Events

« All Events

  • This event has passed.

Amerika monato 2021

1 Oktobro 2021 @ 0:00 - 31 Oktobro 2021 @ 23:59 UTC+0

Amerika monato 2021 rubando

Amerika monato 2020 estas artikol-verka konkurso, kiu okazas dum la tuta oktobro de 2020. Vi estas bonvena, ĉu vi estas sperta viki-kontribuanto aŭ novulo, kiu volas provi ion novan.

Venu al

La celo estas helpi al disvolviĝo de Vikipedio kaj Vikivojaĝo, al Esperanto, libera edukado, kaj precipe al Ameriko. Vikivojaĝo estas ankoraŭ nova projekto, iom en ombro de Vikipedio. Danke al Vikivojaĝo vi povas malkovri novajn lokojn (eĉ ene de via lando aŭ urbo), pli facile vojaĝi al interesaj kaj ekzotikaj landoj kaj urboj, kaj ekzemple malkovri vidindaĵojn de kongres-urbo. Por pli inviti al ĝi, en Vikivojaĝo vi ricevas 2-oble pli multajn poentojn.

Esperantaj renkontiĝoj

Vikivojaĝo estas daŭre malmulte konata, naskiĝanta juvelo por Esperantaj renkontiĝoj. Ĝi povas helpi vin plani vian vojaĝon pli bone kaj agrable. Al organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj ĝi povas signife helpi pri preparado de materialoj por partoprenontoj – simple kopii (eventuale adapti) tekston de Vikivojaĝo pri viaj lando, urbo kaj lingvo(j) kaj meti ĝin al retejo de via renkontiĝo. Aŭ vi povas rekte ligi al Vikivojaĝo, tiel, ke viaj partoprenontoj havos abundon da kvalitaj informoj.

Sed nuntempe Vikivojaĝo funkcias tiom bone nur por kelkaj lokoj. Kaj ni volas, ke ĝi funkciu ankaŭ por via renkontiĝo!

Ni volas kunlabori kun vi. Kontaktu nin kaj skribu kie (en Ameriko) okazos via renkontiĝo, ni kune difinos gravajn artikolojn (kutime lando, urbo, frazlibro, eble regiono ks) kaj listigos tiujn specifajn artikolojn en memstara konkursa kategorio. Vi provizos premiojn por kontribuanto, kiu plej multe disvolvis specife viajn artikolojn. Ni strebas provizi aldonajn premiojn por tiu ĉi kategorio (dependas de akcepto de subvencipeto).

Pri Ameriko

Ameriko estas granda kontinento en okcidento pri kiu vi povos kreitraduki artikolojn el multaj lingvoj. Pri ĝi estas amaso da interesaj temoj kiel biografioj de Amerikanoj, geografio (riveroj, montoj, urboj, naturo…), historio (okazintaĵoj, sendependigaj luktoj, antaŭkolumba historio…), arto (artistoj, kantistoj, pentristoj, dancistoj…), scienco, socio ka.

 

Details

Start:
1 Oktobro 2021 @ 0:00 UTC+0
End:
31 Oktobro 2021 @ 23:59 UTC+0
Event Category:
Event Tags:
, , ,

Organizer

Vikimedio EO
Phone
+421 910 293 139
Email
info@esperanto.wiki
View Organizer Website

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *