interreta
Afrika monato 2020
Afriko ampleksas ĉ. 6-onon de homaro, sed artikoloj pri ĝi vaste mankas. Afrika monato celas plenigi tiun truon instigante al verko aŭ plilongigo de artikoloj Vikipedio kaj Vikivojaĝo (Vikipedia frato fokusiĝanta pri vojaĝ-gvidiloj). Afrika monato 2020 estas artikol-verka konkurso, kiu okazas dum la tuta Majo 2020. Vi estas bonvena, ĉu vi estas sperta viki-kontribuanto aŭ novulo, […]
1a Ĝenerala asembleo (2020-1)
La Ĝenerala asembleo estos virtuala por ebligi partoprenon de la tuta mondo. Programo konsistos, krom aliaj, de: elekto de nova Estraro elekto de nova Revizia komisiono revizio de la Statuto aprobo de la Jarraporto kaj Financa raporto aprobo de la Jarplano kaj Propono de la jara buĝeto Kiel partopreni membriĝu sendu mesaĝon al vikimedio.esperanto(ĉe)gmail.com sekvu la […]
Virtuala Movada Foiro dum VK 2020: Esperanto kaj Libera Scio / Vikimedio Esperanto (dimanĉo)
Esperanto kaj Libera Scio (estontece Vikimedio Esperanto) prezentos sin, sian agadon kaj la Vikimedian movadon dum la Virtuala Movada Foiro (ViMF) dum la Virtuala Kongreso de Esperanto 2020 (VK). Dum preskaŭ 1-hora programero, ĉiu partoprenanto povos veni al vidbabilejo kaj ekkoni homojn malantaŭ Vikipedio, ekscii pri aliaj Vikimediaj projektoj, kial ili gravas por bona edukado […]