Loading Events

« All Events

  • This event has passed.

Libera edukado kiel katalizilo de daŭropoveco

1 Oktobro 2020 @ 18:00 - 18:45 UTC+0

€10

Prelego “Libera edukado kiel katalizilo de daŭropoveco” okazos dum la reta KAEST 2020.

Kvankam edukado mem estas 1 el 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de UN, ĝi havas specialan lokon – ĝi subtenas aliajn celojn kaj katalizas socian ŝanĝon direkte al daŭripoveco. Edukado intencas kreskigi tion plej bonan kaj noblan en homoj, kaj tiaj kapablaj kaj psike maturaj homoj pli facile faras ŝanĝojn de tia amplekso, kia estas bezonata. En la prelego mi prezentos vidpunkton pri estontec-kreanta rolo de edukado uzante vidpunktojn de la teorio de sistemoj kaj disvolviĝa psiĥologio.
Tiu ĉi prelego ligiĝas kun la trejnado “Traduku Vikipedion simple“, kiu praktike aplikas la teoriajn fundamentojn, kiuj estas traktitaj tie ĉi.

Reta KAEST (Reta Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) estas pagenda evento (partoprenkotizo estas 10 €) organizata de E@I. Aliĝo eblas en https://kaest.ikso.net/2020/. Partoprenantoj de Reta KAEST povas spekti la prelegon sen aldona pago.

Details

Date:
1 Oktobro 2020
Time:
18:00 - 18:45 UTC+0
Cost:
€10
Event Category:
Event Tags:
,
Website:
https://kaest.ikso.net/2020/

Organizers

E@I
Vikimedio EO

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *