Loading Events

« All Events

  • This event has passed.

Babilu kun… KuboF pri Vikipedio

3 Aŭgusto 2020 @ 14:00 - 14:50 UTC+0

Diskuto kun nia aktivulo KuboF Hromoslav pri Vikipedio kaj ĝenerale pri Vikimedio, kiu okazos enkadre de programo de la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK).

Ĉiuj partoprenantoj de VK povas partopreni kaj starigi demandojn, ekzemple kiu redaktas Vikipedion, kiel Vikipedio certigas kvaliton de siaj tekstoj aŭ kiel Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj povas helpi al onia Esperanta organizo.

Partopreno estas senpaga por ĉiuj partoprenantoj de VK. Por partopreni VK-n necesas aliĝo, kiu estas pagenda.

KuboF Hromoslav (SK) en la Esperanta movado trairis diversajn rolojn, inter ili prezidanto de Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ) kaj volontulo de TEJO. Tamen, lia plej granda okupiĝo estas Vikipedio kaj ĝenerale vikimedia movado. Li havas abundajn kaj diversajn spertojn ne nur kiel verkanto de artikoloj, sed ankaŭ kiel administranto kaj, plej nove, kunfondinto kaj prezidanto de la organizo Esperanto kaj Libera Scio (estonte “Vikimedio Esperanto”).

Details

Date:
3 Aŭgusto 2020
Time:
14:00 - 14:50 UTC+0
Event Category:
Event Tags:
,
Website:
https://vk.mondafest.net/

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *