Teamo

La Estraro kaj la Revizia komisiono estis elektitaj dum la 1-a Kunsido de Ĝenerala asembleo la 16-an de Majo 2020 por 3-jara funkcia periodo.

Estraro

Michal Matúšov

Michal Matúšov

Prezidanto

Pri Vikimedio kaj Esperanto mi komencis okupiĝi preskaŭ en la sama tempo kaj kun simila celo de plibonigo de mondo. Vikimedio servas por pliatigi nivelon de homaro de scia vidpunkto, Esperanto de interhoma - kaj ja indas tion kunigi. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde tuta komenco kaj en 2018 mi prenis la rolon de gvidanto, ekde 2020 prezidanto. (foto de Martin Orság)

Javier Ramos Nistal

Javier Ramos Nistal

Vicprezidanto

Kuba esperantisto ekde 2010 studis geografion en pedagogía universitato. Membro de TEJO kaj UEA, instruisto de Esperanto, tradukanto, redaktoro, desegnisto, reteja administranto/programanto, Aktiva ĉe BitArkivo, Eventa Servo, Paralela Universo. Ĉe VMEO administranto en Vikicitaro, patrolanto ĉe Vikipedio kun pli ol 10 000 redaktoj, organizanto de vikikonkursoj, vikiprojektoj ka.

Arno Lagrange

Arno Lagrange

estrarano

naskiĝinte en 1956 nun kontribuante kiel Agloforto estas denaska Esperantisto filo de la franco Georgo Lagrange, akademiano kaj de germandevena Erika Frieß. Aktivis kiel Esperanta teatroaktoro inter 1976 kaj 2005. Multe kontribuis en Vikipedio kiel ArnoLagrange inter 2002 kaj 2013 kaj tiam estis adminstranto kaj burokrato. Partoprenis en la organizado de KAFE (Kultura Arta Festivalo de Esperanto) okazinta en Tuluzo en 2000 kaj de IREM (Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo) okazinta en Seto en 2011. Nun loĝante apud Tuluzo li aktivas kun EKC (Esperanto-Kultur-Centro) kiu partoprenas en diversaj Erasmus+ projektoj kun partneroj en diversaj landoj (E@I, BES, ktp.).

Revizia komisiono

Yves Nevelsteen

Yves Nevelsteen

Prezidanto de Revizia komisiono

Estas belga esperantisto, kompilinto de la esperantlingva Manlibro pri Vikipedio kaj kreinto de prikomputila terminokolekto Komputeko. Inter 2004 kaj 2007 li estis prezidanto de FLEJA (Flandra Esperantista Junulara Asocio), estrarano de E@I (2007-2009).

Ludoviko de Gibert

Ludoviko de Gibert

Membro de Revizia komisiono