Tago de Publika Havaĵo 2026

Hodiaŭ ni ne festas nur komencon de nova jaro, sed ankaŭ tio, ke hodiaŭ liberiĝas verkoj de aŭtoroj mortintaj antaŭ 70 jaroj, kiuj eniras en publikan havaĵon en pluraj landoj de la mondo. Hodiaŭ ni festas Tagon de Publika Havaĵo (Public Domain Day).

Publikhavaĵaj verkoj estas verkoj de aŭtoroj, kiuj mortis antaŭ 70 jaroj (en EU, Usono kaj multaj aliaj landoj), ĉe kolektivaj verkoj la protekttempo kulkuliĝas ekde morto de lasta vivanta aŭtoro kaj ĉe anonimaj verkoj kie la aŭtoro ne estas konata, la verkoj liberiĝas 70 jaroj post ĝia unua publikigo. Necesas ankaŭ noti, ke kelkaj landoj havas la tempon de aŭtorrajta protekto malpli longan (ekzemple Nov-Zelando, Bolivio, Sud-Afriko aŭ Barato), sed kelkaj aliaj ankaŭ pli longan (ekzemple Meksiko).

Publikhavaĵaj verkoj estas grava parto de nia kulturo. Oni povas uzi ilin ajnmaniere ĝis kiam oni ne malvalorigas ilin. Ni konsideras la finon de kopirajta protekto kiel avantaĝon, ĉar ĝi donas al ĉiu eblecon la verkon laŭtlegi, eldoni, traduki, kundividi, surscenigi aŭ filmigi kaj tiel konatigi la verkon al nova publiko aŭ ĝenerale antaŭenigi la homan kulturon kiel tuton.

Jen ekzempla listo de aŭtoroj, kies verkoj estas ekde hodiaŭ liberaj:

  • Richard BECKER (3-a de Decembro 1887 – 16-a de Marto 1955) – germana fizikisto
  • Dale CARNEGIE (24-a de Novembro 1888 – 1-a de Novembro 1955) – usona verkisto
  • Albert EINSTEIN (14-a de Marto 1879 – 18-a de Aprilo 1955) – german-devena fizikisto
  • Alexander FLEMING (6-a de Aŭgusto 1881 – 11-a de Marto 1955) – skotlanda kuracisto kaj mikrobiologiisto
  • Fraňo KRÁĽ (9-a de Marto 1903 – 3-a de Januaro 1955) – slovaka poeto kaj romanisto
  • Štefan KRČMÉRY (26-a de Decembro 1892 – 17-a de Februaro 1955) – slovaka poeto, literatura kritikisto, historiisto, ĵurnalisto kaj tradukisto
  • Karl LAURENZ (11-a de Septembro 1905 – 23-a de Novembro 1955) – germana ĵurnalisto kaj tradukisto
  • Adolf MÍŠEK (29-a de Aŭgusto 1875 – 20-a de Oktobro 1955) – ĉeĥa komponisto
  • Koji SATO (1-a de Novembro 1911 – 30-a de Majo 1955) – japana amatora fotografiisto
  • Otakar ŠPANIEL (13-a de Junio 1881 – 15-a de Februaro 1955) – ĉeĥa skulptisto
  • Andjelija STANČIĆ (1865 – 1955) – serba verkisto kaj instruisto

Permesilo Krea Komunaĵo
La teksto de ĉi tiu artikolo fare de Venca24 estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.

venca24

View posts by venca24
Vikimediano ekde 2007, esperantisto ekde 2008. Aktivulo pri Esperanto kaj libera kulturo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top