Vikipedio festas 25-jariĝon

Vikipedio, kiel la ĝenerala afero, estis publikigita la 15-an de Januaro 2021, do hodiaŭ ĝi festas 25-jariĝon. Tio estas kvaronjarcento de kreado, stokado kaj disponebligado de libera scio senpage al la tuta mondo por ĉiu kiu volas, kaj havas almenaŭ bazan aparaton. Aliĝu al ni kaj omaĝu la grandan sukceson de Vikipedio!

Enciklopedioj dum longa tempo estis grava fonto de homara sciaro. Tamen, ili povis esti sufiĉe multekostaj, kaj grandaj, do multaj homoj ne povis ilin posedi, aŭ almenaŭ ne multajn. Ĉar scio ĉiam estis (kaj plu estas) disvolvata, novaj eldonoj de enciklopedioj iĝadis eksdataj pli kaj pli frue, ofte eĉ en la dato de eldono.

Provizi homaron per fidinda kaj ĝisdata scio danke al senpaga retejo estis intenco de Jimmy Wales kaj Larry Sanger. Ili unue provis ĝin per la reta enciklopedio Nupedio. Ĝi havis similan redaktan politikon kiel faka publikaĵo – enhavon verkadis spertuloj kaj tiuj ankaŭ provizadis egalulan reviziadon. La kreita enhavo estis altkvalita, sed la tuta procezo estis multekosta kaj tre malrapida.

Kun intenco helpi solvi la obstaklojn de Nupedio estis la 15-an de Januaro 2021 lanĉita Vikipedio. La celo estis, ke volontuloj de ĝenerala publiko verku unuan version de artikoloj, kiujn poste profesiaj spertuloj reviziu kaj publikigu. Tamen, rapide montriĝis, ke volontuloj estas sufiĉe kapablaj por komune verki altkvalitajn artikolojn kaj provizadi egalulan reviziadon. Eĉ ĝis la nivelo, ke bezono de revizio fare de spertuloj iĝis disputita.

Tiel de simpla helpilo por Nupedio naskiĝis bazo de Vikipedio kian ni konas ĝin nun.

Dum kvaronjarcento de sia ekzistado, Vikipedio kunigis centmilojn da redaktantojn, iĝis disponebla en pli ol 300 lingvoj, inspiris kreos de aro de siaj frataj projektoj (kiel Vikicitaro por citaĵoj, Vikifontaro por plenaj originaj tekstoj de libroj ks, Vikivojaĝo por turismaj gvidiloj, Vikidatumoj por interkonektitaj datumoj, plej nove Vikifunkcioj por etaj programoj kiuj povas ruliĝi rekte en krozilo, kaj aliaj) kaj inspiris eĉ eksteraj novajn servojn, kiel OpenStreetMap. Plej grave, Vikipedio kun siaj frataj retejoj allogas ĉ. duonmiliardon da legantoj ĉiumonate, danke al kio ĝi estas 1 el 10 plej vizitataj lokoj en Interreteo – kaj de inter ili, ĝi estas la ununura provizata de neprofitcela organizo!

Festoj de 25-jariĝo

Vikipedianoj kaj ĝenerala publiko festas 25-jariĝon de la Vikipedio tra la tuta planedo. Ekz. hodiaŭ okazos Tutmonda Virtuala Celebrado de 25-jariĝo de Vikipedio.

La Esperanta Vikipedio estis kreita ege frue, en la sama jaro kiel la Vikipedio entute. Tial ni, esperantistoj, en 2026 festos 25-jariĝon kaj de Vikipedio entute kaj ankaŭ specife de la Esperanta versio.

Vikimedio EO preparas virtualan feston, simile al la VikiFesto 2021, kiam Vikipedio 20-jariĝis. Pliaj deteloj venos poste. Aliĝu al nia novaĵletero pri Esperantlingvaj Vikimediaj eventoj kaj ni informos vian kiam eblos.

Kontribuu al Vikipedio

Vi jam certe uzis Vikipedion por legi. Sed ĉu vi ankaŭ kontribuis enhavon al ĝi? Se ne, vi povas festi la 25-jariĝon ĝuste per via unua redakto!

En partnereco kun Edukado@Interreto, Esperanto Kultur-Centro Tuluzo, kaj Bjalistoka Esperanto-Sosieto, kaj kun financa subteno de Erasmus+ de la Eŭropa komisiono, ni verkis por vi manlibron danke al kiu vi povos ene de 1 tago verki / traduki artikolon por la Esperanta Vikipedio tiel, ke ĝi estu bonkvalita kaj resttu en Vikipedio longtempe! La manlibro estas senpage elŝutebla per la suba formularo, simple entajpu viajn personan nomon kaj retpoŝtan adreson, alklaku la butonon kaj vi tuj ricevos ciferecan manlibron.

Elŝutu la Manlibron pri Vikipedio

Entajpu viajn personan nomon kaj retpoŝton kaj alklaku la suban butonon por elŝuti vian Manlibron pri Vikipedio. Ni respektas vian privatecon kaj nur sporade informos vin pri similaj publikaĵoj kaj edukaj agadoj. Vi povas malaboni iam ajn.

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top