Tiun ĉi fakton, kiu estas ankoraŭ neevitebla, devos pli aŭ malpli frue alfronti ĉiu el ni. Tio koncernas ankaŭ nin, kiuj redaktas la Vikipedion aŭ en Esperanto aŭ en aliaj lingvoj. Homoj ĝenerale ŝatas la rezulton de nia laboro – la plej granda enciklopedio en la historio de la homaro – sed kiom da ili pensas pri tio, kiu anstataŭos nin, kiam ni ne povos labori plu?
Vikipediisto kun la kromnomo WhatamIdoing verkis anglalingvan eseon kun la sama nomo “I am going to die” aŭ “Iam mi mortos”. En tiu eseo ŝi rigardas la statistikon de uzantoj, kiuj iam registriĝis en anglalingva Vikipedio kaj observas, kiom longe ili sukcesas redakti kaj kiom da redaktoj ili faras entute. Ŝi rimarkis, ke ju pli aktiva redaktanto oni estas, des pli da novuloj necesas, por ke inter ili aperu almenaŭ unu, kiu kontribuos per la sama kvanto da redaktoj.
La statistiko diris jenon:
-
se vi faris nur 10 redaktojn, bezonatas 20 novaj uzantoj kun almenaŭ 7 redaktoj por trovi unu uzanton, kiu faros almenaŭ 10 redaktojn entute kiel vi
-
se vi faris 100 redaktojn, oni bezonas 100 novajn uzantojn kun almenaŭ 30 redaktoj
-
se vi faris 1 000 redaktojn, oni bezonas 1 000 novajn uzantojn kun almenaŭ 300 redaktoj
-
se vi faris 10 000 redaktojn, oni bezonas 4 000 novajn uzantojn kun 1 300 redaktoj
-
se vi faris 25 000 redaktojn, oni bezonas 10 000 novajn uzantojn kun 3 000 redaktoj
-
se vi faris 50 000 redaktojn, oni bezonas 20 000 novajn uzantojn kun 6 000 redaktoj
-
se vi faris 100 000 redaktojn, oni bezonas 100 000 novajn uzantojn kun 30 000 redaktoj
La nombroj estis konkluditaj konsiderante la anglalingvan Vikipedion, kiu estas pli granda ol la Esperanta, do por Esperanto-Vikipedio la nombroj povus esti malpli grandaj, sed tio ne signifas, ke la situacio estas pli facila, ĉar ankaŭ esperantistoj estas malpli multaj en la mondo ol anglalingvanoj, sed la ĝenerala rilato certe validas ankaŭ por ni – ju pli da redaktoj oni faras, des pli da novuloj necesas por eventuale anstataŭi onin.
Tial necesas, ke ĉiu, kiu havas eĉ nur bazan intereson pri daŭra evoluo de Esperanto-Vikipedio, almenaŭ iam provu mem redakti ĝin. Supre de ĉiu paĝo troviĝas la butono “Redakti” (aŭ la ikono de skribilo), kio malfermas la redaktilon, similan al teksto-redaktiloj en konataj programoj aŭ retejoj. Por nura provo oni eĉ ne bezonas krei konton (krom kelkaj esceptaj paĝoj), sed por pli daŭra redaktado indas krei ĝin. Uzante la konton (kiu eĉ ne devas esti kreita rilate al via vera identeco) vi povas gajni reputacion en la Vikipedia komunumo, kio plifaciligas ĝeneralan kontrolon de la ŝanĝoj, kiuj en Vikipedio okazas.
Vi ne devas redakti multe – nur tiom multe kiom vi povas kaj volas. Eble vi iros kun ni tiun vojon nur mallonge aŭ dum kelkaj jaroj. Ĉiukaze vi estos sur tiu vojo kun la grupo de homoj, kiuj dediĉas sian tempon al kreo kaj vivteno de verko kun granda signifo kaj por nia komunumo kaj por la ĝenerala mondo. Kaj kiu scias – eble tiu sperto ŝanĝos vian vivon por ĉiam.
Noto: Tiu ĉi artikolo ekestis por montri la ĝeneralan fenomenon kaj neniel rilatas al ies ajn persona sanstato aŭ ies ajn spertoj de la pasintaj jaroj.
Iam mi mortos © 2026 de Václav ZOUZALÍK estas eldonita sub la permesilo CC BY-SA 4.0 La artikolo baziĝas sur la artikolo I am going to die de la vikipediistino WhatamIdoing.
