Vikidatumoj, la datumbazo de la sciaro, estas foje, eĉ inter vikimedianoj, konsiderataj esti iu mistera loko malantaŭ Vikipedio, por kiu oni bezonas apartajn sciojn por uzi kaj redakti. Sed imagu, se vi povus demandi pri la enhavo de Vikidatumoj rekte en natura lingvo kaj en same facile komprenebla formo ricevi ankaŭ la respondon. Kaj ĝuste tion ebligas projekto WQ42.
Kio estas Vikidatumoj
Vikidatumojn ni povas simple imagi kiel grandan liberan kaj komunume kreatan datumbazon de faktoj, kiun povas uzi kaj homoj kaj komputiloj. Anstataŭ koheraj artikoloj, kiujn oni konas el Vikipedio, Vikidatumoj konservas informojn en firme aranĝita kaj maŝin-legebla formo: ekzemple, ke Brno estas urbo, ĝi troviĝas en Ĉeĥio kaj ĝi havas certan nombron da loĝantoj. Unuopaj informoj estas reciproke konektitaj, do ĉe Vikidatumoj kreiĝas siaspeca reto da konoj pri homoj, lokoj, verkoj kaj multaj aliaj temoj. Samkiel ĉe Vikipedio, Vikidatumojn povas uzi kaj helpi plibonigi ĉiu ajn. Vikidatumoj priskribas ĉiujn eblajn notindajn entojn, kiuj ekzistas – ĉiun eldonitan libron, ĉiun ekzistantan lingvon, elektitajn politikistojn, urbojn aŭ fruktojn.
Plej simple oni vidas funkcion de Vikidatumoj ĉe interlingvaj ligiloj por Vikipedio. Ĉiu vikipedia artikolo estas ligita al certa ero en Vikidatumoj — ekzemple la artikolo “Esperanto” estas konektita al ero kun numero Q143. Danke al tiu kunligo estas evidente, ke la franca artikolo pri la sama temo estas “Espéranto”, ĉar ankaŭ ĝi estas ligita al la sama ero en Vikidatumoj.
Aldone al tio, ĉiu ero en Vikidatumoj estas priskribata pere de aliaj eroj. Tion oni faras per tiel nomataj deklaroj. Ĉiun deklaron ni povas imagi kiel simplan frazon, kiu ĉiam priskribas la eron, en kiu la deklaro troviĝas. Ekzemple “Esperanto — estas — internacia planlingvo”. Aŭ “Esperanto — havas gramatikan kazon — akuzativo”. Tiel eblas priskribi ĉiajn ajn rilatojn pri la esenco de aferoj, parolataj aŭ signataj lingvoj, parenceco, diversspeca agado kaj multe pli. Plue, tiaj ĉi deklaroj estas lingve sendependaj, ili ekzistas praktike en ĉiuj lingvoj samtempe kaj ne necesas traduki ilin per si mem.
Kio estas WQ42
WQ42 estas projekto, disponebla je wq42.toolforge.org, kreita de evoluiganto ĉe Vikimedia Fondaĵo Santhosh THOTTINGAL. Ĝi funkcias kiel alia interfaco por aliri la informojn stokitajn en Vikidatumoj. Pere de ĝi, oni povas demandi Vikidatumojn aŭ doni al ĝi instrukciojn en natura lingvo — kaj en la sama maniero ricevi ankaŭ la respondon. Notindas, ke la interfaco estas celita nur por legi informojn el Vikidatumoj kaj ĝi mem ne kapablas ŝanĝi la enhavon de Vikidatumoj iel ajn.
Por scipovi tion, ĝi uzas grandan lingvomodelon, kies tasko estas kompreni la demandon aŭ instrukcion, decidi pri tio, kiujn erojn necesas viziti, kaj vortumi la respondon. En sia origina agordo, ĝi uzas lingvomodelon Gemini 2.5. Flash, sed ĉar la programo estas libera, oni povas mem gastigi ĝin kaj uzi ĝin kun aliaj malferm-parametraj aŭ plene malfermitaj lingvomodeloj.
La lingvomodelo ricevas striktajn instrukciojn, laŭ kiuj ĝi rajtas respondi nur surbaze de la informoj trovitaj en Vikidatumoj kaj ĝi do devus nek halucini, nek respondi laŭ la informoj, per kiuj ĝi estis trejnita. Ĝi ankaŭ ĉiam mencias la erojn, el kiuj ĝi prenis la informojn, kio rememorigas la uzanton, ke la informoj venas el Vikidatumoj. La halucinado kaj neatribuado de la origino de la provizitaj informoj estas ofte menciataj problemoj de kutimaj aliaj babilrobotoj dum WQ42 devas strikte dependi de Vikidatumoj.
Limigoj de uzado
El tiom strikta postulo, ke la babilroboto ĉiam respondu nur surbaze de la informoj el Vikidatumoj, kompreneble venas ankaŭ certaj limigoj. Se iu informo vere mankas en Vikidatumoj — ĉar neniu ankoraŭ aldonis ĝin — la roboto ne kapablas respondi, eĉ se temas pri fakto por homoj plene evidenta.

Ekrankopio de konversacio kun la babilroboto pri la koloro de la ĉielo.
Tamen, respondante la unuan demandon “Kian koloron havas la ĉielo?” la lingvomodelo supozis, ke kiel maŝino, ĝi ne kapablas vidi la ĉielon kaj rekte respondis pri sia malkapablo kaj eĉ ne rigardis Vikidatumojn. Sed eĉ kiam mi rekte instrukciis ĝin rigardi al la koncerna vikidatuma ero, ĝi ne povis respondi la demandon, ĉar en la ero pri la ĉielo la koloro vere ne troviĝas. Estas tamen bone, ke la babilroboto ne havas problemon respondi, ke ĝi ne scias anstataŭ malobei la instrukciojn kaj respondi surbaze de siaj trejndatumoj aŭ rekte halucini la respondon.
Notindas, ke kiel videblas en la bildo, la babilroboto montras al la uzanto ĉiun agon per iloj, kiujn la lingvomodelo faras. Do eblas vidi, ke ĝi serĉis vikidatuman eron pri “ĉielo” kaj ke ĝi aliris la trovitan eron, sed faris nenion al sia tasko nerilatan.
Alia limigo baziĝas sur la fakto, ke la babilroboto ĉiam aliras la vivan datumbazon de Vikidatumoj. Do se iu hazarda uzanto eksperimentas aŭ rekte vandalumas la eron, pri kiu vi demandas en la sama momento, kiam vi demandas, tiam vi povas ricevi neantaŭvideblajn rezultojn.
La babilroboto havas ankaŭ modulon por la programlingvo Lua je sia dispono. Ĝi povas pere de ĝi fari matematikajn kalkulojn aŭ komparojn, sed ĝiaj kapabloj varias laŭ la lingvomodelo uzita. Pro iu kialo, ĝi ne kapablas respondi ĝuste, antaŭ kiom da jaroj mortis Zamenhof.

Ekrankopio de konversacio kun la babilroboto pri antaŭ kiom da jaroj mortis Zamenhof
Sed ĝi kapablas bone fari simplajn aritmetikajn kalkulojn nur per la Lua-modulo sen demandi Vikidatumojn pri io ajn.

Ekrankopio de konversacio kun la babilroboto pri la matematika ekzerco skribita en Esperanto per vortoj
Eĉ se la ekzemplo estis al ĝi donita en natura lingvo, ĝi ĝuste uzis la Lua-modulon por kalkuli la rezulton, kiu estas 67 😉
Kaj fine — WQ42 en sia nuna stato ne havas aliron al SPARQL-interfaco, do ĝi ne kapablas respondi demandojn kiel “Listigu ĉiujn urbojn en Sud-Koreio kun malpli ol 50 000 loĝantoj.”
Pri tiaj limigoj indas pensi uzante WQ42 kaj samtempe tiuj ĉi ekzemploj povas servi por testi kapablojn de eventualaj aliaj lingvomodeloj per ĝi uzataj.
Respondado de puraj faktoj
La unua evidenta eblo por uzi WQ42 estas demandi pri puraj faktoj, kiel ekzemple pri ĉefurboj de landoj.

Ekrankopio de konversacio kun la babilroboto pri la ĉefurbo de Liĥtenŝtejno
Kiel videblas sur la bildo, la babilroboto ĝuste respondis kaj tuj provizis ligilon al la koncerna vikidatuma ero.
Eblas ankaŭ respondi pri aliaj simplaj faktoj, kiel ekzemple pri la himno de Ĉeĥio.

Ekrankopio de konversacio kun la babilroboto pri la himno de Ĉeĥio
La babilroboto ĝuste respondis, ke la himno de Ĉeĥio estas la kanto Kde domov můj kaj krom la ligilo ĝi ankaŭ provizis sondosieron kun la himno, ĉar tiu troviĝas en Vikimedia Komunejo. Tio okazas ankaŭ kun aliaj plurmediaj dosieroj — bildoj kaj videoj.

Ekrankopio de konversacio kun la babilroboto pri la Ora Disko de la kosmosondilo Voyager
Trovado kaj priskribo de rilatoj
WQ42 kompreneble ne nur scipovas respondi demandojn pri faktoj pri unuopaj eroj, sed ankaŭ kapablas priskribi rilatojn inter du aŭ pli da eroj, se la rilato inter ili estas rekta.

Ekrankopio de konversacio kun la babilroboto pri la rilato inter Wollstonecraft kaj Shelley
Kaj kaze de bezono, ĝi kapablas viziti ankaŭ plurajn vikidatumajn erojn sen rekta ligo kaj priskribi iliajn komunajn trajtojn, se tio laŭ la disponeblaj datumoj eblas.

Ekrankopio de konversacio kun la babilroboto pri la komunaj trajtoj de Vikipedio kaj Vikidatumoj
Resumo
WQ42 estas interesa ekzemplo de ilo, kiu ebligas aliron al la scio konservata en Vikidatumoj pere de natura lingvo sen neceso scii detalojn pri kiel Vikidatumoj funkcias. Tiu ĉi dependeco parte solvas la problemon pri atribuado de fontoj fare de la lingvomodeloj kaj ankaŭ la problemon pri aktualeco de la respondoj, ĉar WQ42 devigas la lingvomodelon ligi al la fontaj eroj ĉe Vikidatumoj kaj ĝi ĉiam uzas la vivan kaj do aktualan datumbazon de Vikidatumoj. La prezo por tio estas, ke la lingvomodelo ne povas uzi sian enan scion kaj tial ĝi ne kapablas respondi eĉ tiajn demandojn, kiuj estas por homoj ĝenerale ege facilaj.
WQ42 tiel povas alproksimigi la datumojn el Vikidatumoj ankaŭ al homoj, por kiuj la formo demando—respondo en natura lingvo estas pli facila ol la kutima teĥnika interfaco de Vikidatumoj, sed ankaŭ montras ekzemplon kiel lingvomodeloj povas esti uzataj en rekta kunligo kun home prizorgata fonto de scio. Ĉiu mankanta aŭ malĝusta informo povas esti home aldonita aŭ korektita kaj la rezulto estos tuj videbla en la respondoj de WQ42.
Nun estas via vico iri al https://wq42.toolforge.org/ kaj provi “ludi” kun la ilo kaj trovi ĝiajn eblecojn kaj limigojn en via propra kunteksto.
Tiu ĉi artikolo estis unuafoje eldonita en blogo de Vikimedio Ĉeĥio.
WQ42: konversaciu kun Vikidatumoj © 2026 de Václav ZOUZALÍK estas sub la kondiĉoj de la permesilo CC BY 4.0
