Virtuala Movada Foiro dum VK 2020: Esperanto kaj Libera Scio / Vikimedio Esperanto (dimanĉo)

Esperanto kaj Libera Scio (estontece Vikimedio Esperanto) prezentos sin, sian agadon kaj la Vikimedian movadon dum la Virtuala Movada Foiro (ViMF) dum la Virtuala Kongreso de Esperanto 2020 (VK). Dum preskaŭ 1-hora programero, ĉiu partoprenanto povos veni al vidbabilejo kaj ekkoni homojn malantaŭ Vikipedio, ekscii pri aliaj Vikimediaj projektoj, kial ili gravas por bona edukado […]

Babilu kun… KuboF pri Vikipedio

Diskuto kun nia aktivulo KuboF Hromoslav pri Vikipedio kaj ĝenerale pri Vikimedio, kiu okazos enkadre de programo de la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK). Ĉiuj partoprenantoj de VK povas partopreni kaj starigi demandojn, ekzemple kiu redaktas Vikipedion, kiel Vikipedio certigas kvaliton de siaj tekstoj aŭ kiel Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj povas helpi al onia […]

Virtuala Movada Foiro dum VK 2020: Esperanto kaj Libera Scio / Vikimedio Esperanto (vendredo)

Esperanto kaj Libera Scio (estontece Vikimedio Esperanto) prezentos sin, sian agadon kaj la Vikimedian movadon dum la Virtuala Movada Foiro (ViMF) dum la Virtuala Kongreso de Esperanto 2020 (VK). Dum preskaŭ 1-hora programero, ĉiu partoprenanto povos veni al vidbabilejo kaj ekkoni homojn malantaŭ Vikipedio, ekscii pri aliaj Vikimediaj projektoj, kial ili gravas por bona edukado […]

Libera edukado kiel katalizilo de daŭropoveco

Prelego "Libera edukado kiel katalizilo de daŭropoveco" okazos dum la reta KAEST 2020. Kvankam edukado mem estas 1 el 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de UN, ĝi havas specialan lokon – ĝi subtenas aliajn celojn kaj katalizas socian ŝanĝon direkte al daŭripoveco. Edukado intencas kreskigi tion plej bonan kaj noblan en homoj, kaj tiaj kapablaj […]

€10

Vikimedia Reta Renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2020

Vikimedia Renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo (angle "Wikimedia CEE Meeting") estas ĉiujara renkontiĝo celanta plibonigi kapablojn de Vikimediaj aktivuloj kaj plifortigi ligojn kaj kunlaboron ene de la regiono de Centra kaj Orienta Eŭropo. En 2020 ĝi, pro la kronvirusa pandemio, okazos rete. Kutime de nia organizo estas invitata nur 1 aŭ 2 aktivuloj, eĉ […]

Free

Traduku Vikipedion simple

Trejnado "Traduku Vikipedion simple" okazos dum la Reta KAEST 2020. Ĝi okazas kadre de AMO (Aktivula Maturigo) - trejna programo de UEA. Vikipedio estas unu el plej sukcesaj edukaj projektoj de homaro - centoj da milionoj de homoj ĝin uzas por ekkoni novajn aferojn, pliprofundiĝi en jam konatajn, pli malfermi sian menson kaj, ja, por […]

€10

1Lib1Ref Januaro 2021

Imagu la mondon en kiu ĉiu bibliotekisto redaktas Vikipedion. La tutmonda kampanjo #1Lib1Ref alvokas bibliotekistojn al uzo de literaturo en sia biblioteko por pliriĉigi Vikipedion je almenaŭ 1 referenco (mencio de fonto). Krom bibliotekistoj estas bonvenaj ankaŭ aliaj kontribuantoj! Pliaj detaloj: Konkursa paĝo en la Esperanta Vikipedio Premioj La plej aktivaj kontribuantoj ricevos premion! Subkampanjoj […]

VikiPrintempo COE 2021

VikiPrintempo COE 2021 estas artikol-verka konkurso, kiu okazas ekde la 21-a de Marto ĝis fino de Aprilo 2021 (nordhemisfera printempo). Vi estas bonvena, ĉu vi estas sperta viki-kontribuanto aŭ novulo, kiu volas provi ion novan. Venu al Vikipedio Vikivojaĝo La celo estas helpi al disvolviĝo de Vikipedio kaj Vikivojaĝo, al Esperanto, libera edukado, kaj ankaŭ […]

Wikimedia Hackathon 2021

Wikimedia Hackathon 2021 okazos la 22an kaj 23an de majo 2021.

Scroll to top