Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) estas formale registrita

Kun granda ĝojo mi oficiale anoncas, ke “Esperanto kaj Libera Scio” (ELiSo), post jaroj de funkciado kiel neformala grupo, nun ekzistas ankaŭ kiel registrita, formala organizo!

La Ministerio de internaj aferoj de Slovakio, kiel la respondeca institucio pri tiaj registroj, nin registris la 23an de Decembro 2019 (pro granda laborŝarĝo de la ministerio tiutempe mi ricevis la konfirmon nur nun).

Tiu ĉi plia sukcesa paŝo provizas ankaŭ momenton por haltiĝi kaj iom rememori unuflanke, kaj rigardi en estontecon duaflanke. (sube estas nur koncizega superrigardo)

Ekde la unuaj pripensoj pri organizita grupo de Esperantlingvaj vikimedianoj elstare agadis precipe Ziko van Dijk (k.a. la unua instigo pri rekono laŭ tiam nova modelo de organizoj), Arno Lagrange (fina puŝo por rekono), Peter Baláž (k.a. morala, organiza kaj aliaj subtenoj), Marek Blahuš, Universero Trio kaj mi (oficialaj subskribintoj por la kontrakto pri rekono).

Grupa foto de la Prepara komision de Esperanto kaj Libera Scio dum la Vikimedia konferenco 2018
La Prepara komisio koncipiĝis dum la Vikimedia konferenco 2018 en Berlino. Al la konferenco estis invititaj nur 2 reprezentantoj de ELiSo, sed niaj aktivuloj kutime aktivas ankaŭ en aliaj organizoj – danke al tio ni renkontiĝis 5-ope!
Foto de Habib M’henni, GNU FDL / CC BY 4.0, per Vikimedia Komunejo.

Specife por formala registriĝo laboris la Prepara komisiono (Michal Matúšov, Leidy Sandoval Galindez, Juan Quintero Santacruz, Ivan Quintero Santacruz, Mathieu Stumpf Guntz, Michel Castelo Branco, Nicolas Maia kaj Václav Zouzalík). Danke al tiuj ĉiuj homoj ni havis pretajn ĉiujn necesajn aferojn. La oficialaj fondintoj estas Michal Matúšov, Peter Baláž kaj Matthieu Desplantes. Mi deziris, ke pli multaj homoj, kiuj laboris pri la fondo povu esti oficialaj fondintoj (ili ja meritus tion), sed pro la koncernaj leĝoj ni bezonis Slovakianojn. Neoficiale ili ĉiuj tamen tenas tiun honoran lokon! Fine, al la fondo finance helpis Václav Zouzalík, efektive ebligante la fondon. Mi dankas al ĉiuj tiuj homoj, kiuj sindoneme laboris por venigi ELiSon al sekva nivelo!

Ne necesas emfazi, ke formala fondo estas nur unu el multaj paŝoj por atingi nian mision pri mondo, en kiu ĉiu homo povas libere partopreni en la tuta sciaro de homaro. Ni jam nun estas en kontakto kun la Komisiono pri aligitaj organizoj de la Fondaĵo Vikimedio kun la celo esti rekonitaj kiel Vikimedia Tema organizo (simila al Esperantaj Fakaj asocioj) en 2020, kun ŝanĝo de nomo supozeble al Vikimedio Esperanto. Post tiu rekono ni iĝos oficialaj reprezentantoj de Esperanto en la Vikimedia mondo. Kun TEJO ni antaŭnelonge planis komunan partoprenon en interkontinenta projekto kun subvencio de la Eŭropkomisiona programo Erasmo+; pro prokrastita fondo ni ne povis aliĝi, sed ni jam havas bazon por sekva partopreno. Estas antaŭ ni multa laboro kaj en certa tempo nin povos helpi ankaŭ pluraj dungitoj. Dum nia agado ni ne nur faros utilan kaj helpan laboron, sed ni ankaŭ disvolviĝos kiel organizo kaj ankaŭ kiel homoj; ni ankaŭ kontribuos al disvolviĝo de la Esperanta kaj la Vikimedia movadoj (kiel niaj “gepatraj”), sed ankaŭ al pli ĝeneralaj movadoj, kiel la liberkultura kaj la eduka – sur kies ŝultroj ni staras kaj kiuj subtenas nin. Fine, ni ankaŭ memoru, ke ni fakte estas pioniroj! Ni piedbatas kaj montras la vojon al aliaj, kiuj venos post ni, fondos siajn proprajn Esperantlingvajn Vikimediajn organizojn, lernos ankaŭ de ni kaj en sia niĉo suksesos espereble eĉ pli rapide ol ni faris.

La estonteco estas granda kaj vi estas bonvena (plu)kun-iri!

nome de la Prepara komisiono
KuboF Hromoslav / Michal Matúšov
Gvidanto de la Prepara komisiono


Tiu ĉi artikolo estas republikigita retpoŝta anonco, sendita la 1-an de Marto 2020 (kiam ni ankoraŭ ne havis retejon). La teksto restis neŝanĝita, sed estis aldonita bildo.
La elstarigita foto de Daria Slonova, CC BY-SA.

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top