Kun viaj ideoj estos nia statuto pli bona

Nia statuto ĵus venas al grava revizio kaj vi povas esti parto de tio! Se vi spertas pri fundamentoj de organiza laboro, helpu al ni pli bone funkcii (kaj tiel pli efike disvastigadi edukadon en Esperantujo kaj la mondo). Sed memoru, viaj proponoj devas esti pretaj antaŭ la Ĝenerala asembleo la 16-an de Majo 2020 vespere.

Statuto estas la plej baza interkonsento inter ĉiuj membroj de organizo kaj difinas la plej gravajn rolojn kaj respondecojn. Tio estas sufiĉe fortaj “la plej” pri unu dokumento! Tial ĝi meritas ankaŭ specialan atenton. Aldone, la statuton ni baldaŭ oficiale proponos al la Komitato pri aligitaj organizoj (AffCom) de la Fondaĵo Vikimedio, kiu zorgas pri nia rekono kiel oficiala “Vikimedia tema organizo“.

Nia nuntempa statuto funkcias kaj la Ministerio de internaj aferoj de Slovakio (la institucio, kiu nin oficiale registris) ĝin formale akceptis jam antaŭ duonjaro. Tamen, ĝi povas esti pli bona – ĝi povas pli forte utiligi grupan saĝecon de Esperanto-parolantaj vikimedianoj kaj subtenantoj. Tio estas alvoko al vi, kara interreta amiko – proponu plibonigan ŝanĝon!

Kontribuo estas tre simpla. Venu al la formularo sube, plenigu ĝin (kion vi volas ŝanĝi kaj kial) kaj sendu. La proponoj estas publike videblaj. Viaj proponoj estos prenitaj kaj proponitaj dum la 1-a Ĝenerala asembleo je la 16-a de Majo 2020.

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

1 Comment

  1. KuboF Hromoslav18 Majo 2020

    Dankon pro la senditaj ŝanĝo-proponoj! Ni traktis ilin dum la Ĝenerala asembleo kaj plu traktos baldaŭ por havi statuton, kiu pli helpas al ni efike disvastigadi liberan scion en Esperanto.

    Respondi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top