Preskaŭ 100 artikoloj en VikiPrintempo COE 2020! Plia sukcesa okazigo de la ŝatata konkurso.

Nordhemisfera printempo estas en la Vikimedia movado grandparte dediĉita al temo de Centra kaj Orienta Eŭropo – okazas la konkurso VikiPrintempo COE. En 2020 tion denove utiligis ankaŭ Esperanto kaj Libera Scio kaj organizis ĝin en la Esperantaj Vikipedio kaj Vikivojaĝo. La 6 partoprenintoj aldonis pli ol duon-megabitokon da teksto kaj 4 de ili gajnis valorajn premiojn.

La ideo de la konkurso

En Vikimediaj konkursoj, partoprenantoj kutime verkas novajn aŭ plibonigas ekzistantajn artikolojn aŭ alŝutas fotojn. Ordinare temas pri kutima verkado, foje estas fokusiĝo pri specifa parto de kvalita flanko. Iam la fokus-areo estas iu geografia regiono, aliiam iu fako kaj simile. En VikiPrintempo COE povas partoprenantoj verki pri io ajn rilata al la regiono de Centra kaj Orienta Eŭropo. Esperanta versio estas unu el tre malmultaj, kiuj ebligas partoprenon ne nur en Vikipedio, sed ankaŭ en alia frata projekto – Vikivojaĝo.

La ideo de konkurso pri Centra kaj Orienta Eŭropo naskiĝis dum neformala cerbumado en loka drinkejo dum la Vikimedia renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo (angle “CEE”) 2014 en Kijevo, Ukrainio. Mi persone tiam partoprenis la ĝeneralan renkontiĝon, sed bedaŭrinde ne tiun ĉi memorindan cerbumadon ;-( Sed ĉiuokaze, la konkurso fariĝis tradicia kaj en 2020 ĝi okazis jam 4-an fojon en la Esperanta Vikipedio, kaj eĉ la 2-an fojon en la Esperanta Vikivojaĝo. Fakte, tiutempe la Esperanta Vikivojaĝo ankoraŭ estis en Vikimedia Kovilo, nematura, serĉanta sian aktivan komunumon – kaj tiun ĝi trovis kaj memstariĝis (grandparte danke al simila koknurso). Do, sekvajn fojojn estos laboro de partoprenantoj pli facila.

Venkintoj

Venkintoj de la ĉefa kategorio estas:

  1. Petr Tomasovsky
  2. rdelre
  3. Sliwinski

Venkinto de la Speciala premio – Vikivojaĝo estas:

  1. rdelre

Venkinto de la Speciala premio – Genra egaleco estas:

  1. Fenikals

Gratulon al ĉiuj venkintoj kaj dankon al ĉiu partopreninto – via kontribuo vere helpas!

Ĉiuj venkintoj ricevis donackartojn por aĉeto en reta vendejo laŭ sia decido. La unuaj 2 venkintoj de la ĉefa kategorio aldone ricevis ankaŭ 1-jaran membrecon de Abonklubo de Vinilkosmo, kiu ebligas al ili elsendflue aŭskulti la katalogon de la Esperanta muziko de Vinilkosmo kaj multegaj aliaj sendependaj muzikaj eldonejoj.

Kune ĉiuj 6 partoprenintoj verkis aŭ redaktis 98 artikolojn, faris 588 redaktojn kaj aldonis 629 kB da teksto. Eĉ se ekster konkurso, 1 partopreninto alŝutis bildon por artikolo, kiun li verkis (plenaj statistikoj). Pliaj infomroj estas en la konkursaj paĝoj en Vikipedio kaj Vikivojaĝo.

Fine mi ŝatus danki al la Fondaĵo Vikimedio, kiu provizis premiojn por venkintoj (danke al malavaraj donacoj de simpatiantoj de Vikimedio elde tuta Tero); la internacia organiza teamo, kiu prizorgis monpeton por unuopaj lingvaj versioj kaj mastrumis la tutan aferon; la Vikimedio Aŭstrio, kiu majstre prizorgis la procezon de repagado; kaj al la provizantoj de premioj pro ilia rapida kaj glata traktado. La ĉeforganizanto estis Michal Matúšov (KuboF Hromoslav). Kaj kompreneble al ĉiu parotpreninto – sen tiuj la konkurso ne havus sencon!

Partoprenu en sekvaj konkursoj

Artikol-verkaj konkursoj kaj diversaj kampanjoj montriĝis esti ŝatata kaj aprezata agado de Vikimedianoj. Ili helpas atentigi pri specifa enhava aŭ kvalita truo kaj plenigi ĝin. Samtempe ili donas bonan oportunon por novaj kontribuantoj fari siajn unuajn redaktojn (“Nun estas konkurso, nun mi vere devas komenci verki Vikipedion!”), des pli kiam pluraj homoj faras la samon en la sama tempo.

En Esperanto kaj Libera Scio ni planas organizi konkursojn kaj aliajn kampanjojn ankaŭ estontece. En 2021 jam okazis kampanjo pri aldonado de referencoj #1Lib1Ref; estas planataj 3 konkursoj pri mondoregionoj kaj 1 pri aldonado de plurmediaĵoj. Ankaŭ vi do havas oportunon partopreni, eĉ fari siajn unuajn redaktojn. Aliflanke, ni serĉas pliajn teamanojn, kiuj pretas dediĉi siajn organizajn kapablojn por bona afero. Se tio estas vi, kontaktu nin!


(elstarigita bildo de Aktron, CC BY 3.0, per Vikimedia Komunejo)

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top