Logo de Tago de Publika Havaĵo 2021

Tago de Publika Havaĵo 2021

Logo de Tago de Publika Havaĵo (Public Domain Day) 2021Hodiaŭ ni ne festas nur komencon de nova jaro, sed ankaŭ tion ke hodiaŭ liberiĝas verkoj de aŭtoroj mortintaj antaŭ 70 jaroj kaj eniras en publikan havaĵon. Hodiaŭ estas Tago de Publika Havaĵo (Public Domain Day).

Publikhavaĵaj verkoj estas verkoj de aŭtoroj, kiuj mortis antaŭ 70 jaroj (en EU kaj multaj aliaj landoj), ĉe kolektivaj verkoj la protekttempo kulkuliĝas ekde morto de lasta vivanta aŭtoro kaj ĉe anonimaj verkoj kie la aŭtoro ne estas konata la verkoj liberiĝas 70 jaroj ekde ĝia unua publikigo.

Publikhavaĵaj verkoj estas grava parto de nia kulturo. Oni povas labori kun ili ajnmaniere ĝis kiam oni ne malvalorigas ilin. Ni konsideras la finon de kopirajta protekto kiel avantaĝon, ĉar ĝi donas al ĉiu eblecon la verkon laŭtlegi, eldoni, traduki, kundividi, surscenigi aŭ filmigi kaj tiel konatigi la verkon al nova publiko aŭ ĝenerale antaŭenigi la homan kulturon kiel tuton.

Jen ekzempla listo de aŭtoroj, kies verkoj estas ekde hodiaŭ liberaj:

  • Edgar Rice Burroughs (1-a de septembro 1875 – 19-a de marto 1950) – verkisto
  • Jaume Grau Casas (2-a de decembro 1896 – 8-a de novembro 1950) – esperanta poeto
  • Dominik Fey (6-a de julio 1863 – 21-a de septembro 1950) – arĥitekto
  • Milada Horáková (25-a de decembro 1901 – 27-a de junio 1950) – juristo kaj politikisto
  • Johannes Vilhelm Jensen (20-a de januaro 1873 – 25-a de novembro 1950) – verkisto kaj nobelisto
  • Josef Krumpholc (19-a de oktobro 1870 – 3-a de marto 1950) – pedagogo kaj esperantisto
  • Jaroslav Kvapil (25-a de septembro 1868 – 10-a de januaro 1950) – teatra reĝisoro kaj tradukisto
  • Tereza Mellanová (22-a de novembro 1863 – 5-a de marto 1950) – pedagogo kaj verkisto
  • Stanislav Nikolau (5-a de junio 1878 – 4-a de junio 1950) – ĵurnalisto
  • George Orwell, propranome Eric Arthur Blair (25-a de junio 1903 – 21-a de januaro 1950) – verkisto
  • Cezaro Rossetti (20-a de decembro 1901 – 8-a de majo 1950) – esperanta romanisto
  • George Bernard Shaw (26-a de julio 1856 – 2-a de novembro 1950) – dramisto kaj nobelisto
  • Josef Alois Schumpeter (8-a de februaro 1883 – 8-a de januaro 1950) – ekonomiisto

Permesilo Krea Komunaĵo
La teksto de ĉi tiu artikolo fare de Václav ZOUZALÍK estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.

Permesilo Krea Komunaĵo
La logo de Tago de Publika Havaĵo 2021 fare de Cienkamila estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.
Bazita sur verko je https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Logo_PDD_2021.svg.

venca24

View posts by venca24
Vikimediano ekde 2007, esperantisto ekde 2008. Aktivulo pri Esperanto kaj libera kulturo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top