Voĉdonu por emblemo de Vikifunkcioj – nova Vikimedia projekto!

Ĝis la 15-a de Marto, 23:59 UTK ankaŭ vi (kiel aktiva Vikimedia kontribuanto) havas ŝancon kun-elekti emblemon por Vikifunkcioj – la plej nova Vikimedia projekto en evoluo. Vikifunkcioj helpos al aliaj Vikimediaj projektoj per provizo de kunhavigata komputila kodo kaj ebligo de novigaj servoj.

 

Vikifunkcioj estas la plej nova projekto de la Fondaĵo Vikimedio, kiu daŭre estas en frua evoluo. Ĝi provizos liberajn funkciojn por programado de komputilaj programoj, poŝaparataj aplikaĵoj ks. Funkcioj estas bone konataj al programistoj kaj matematikistoj. Per simplaj vortoj eblus diri, ke funkcio ricevas iujn datumojn, prilaboras ilin kaj montras la rezulton. Vikifunkcioj grandparte celas al pliriĉigo de la tuta Vikimedia ekosistemo, ĉar ĝiaj funkcioj estos uzeblaj en aliaj projektoj. Kiel ekzempla iniciativo, kiu nepre staros sur Vikifunkcioj, estas prezentata Abstrakta Vikipedio. Ambaŭ aferoj meritas memstaran artikolon, eĉ serion da artikoloj, sed nun ni koncentriĝu pri la nova emblemo.

Voĉdonu pri emblemo de Vikifunkcioj

Kiel ĉiu Vikimedia projekto, ankaŭ Vikifunkcioj bezonas sian emblemon. En la kutima “viki-maniero”, la elektado estas farata per voĉdonado de la komunumo. Do, se vi redaktas Vikipedion aŭ alian Vikimedian projekton, ankaŭ vi decidas!


La elstarigita bildo estas mozaiko de proponitaj emblemoj. Aŭtoroj de unuopaj emblemoj: Csisc, HDothiduc (WMF), Jon Harald Søby, Himanshi Shah-Quinn, Pau Giner, FlxGnt, Alexander Tanchoco, Nakaret “Jacky” Chotiphan, Verdy p, NGC 54, FlxGnt, Lucas Werkmeister, Stevenliuyi, Jan Ainali, Sabas88, Julio974gaming, Alvarobussab. CC0, CC BY-SA 3.0, CC BY-SA 4.0

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top