Partoprenigu vian renkontiĝon en Vikivojaĝa konkurso

En Vikimedio EO ni konsideras organizi artikol-verkan konkurson en la Esperanta Vikivojaĝo specife utilan por organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj. Ĉu ni organizos ĝin dependas de intereso de organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj. Se vi volas partneri en tia konkurso – elekti artikolojn, kiujn konkursantoj verku, kaj provizi premion por ili – plenigu suban enketilon!

Ni invitas vin partneri en konsiderata konkurso pri verkado de turismaj gvidiloj en la Esperanta Vikivojaĝo (frata projekto de Vikipedio, kiu provizas turismajn gvidilojn, kiuj povas bone utili al viaj renkontiĝoj). Kvankam ni celas partneradon kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj, vi povas esti partnero eĉ se vi “nur” volas plividebligi vian landon kaj plifaciligi al esperantistoj turismumi en ĝi.

Vi elektos artikolojn rilatajn al viaj renkontiĝoj, provizos premiojn kaj varbos konkursantojn. VMEO organizos la konkurson, varbos, kaj kalkulos venkintojn. Ekzemploj de altkvalitaj artikoloj en Vikivojaĝo estas Slovakio (lando), Romo (urbo) kaj Rumana frazlibro (frazlibro).

La konkurso estas planata por Junio 2022, sed ni organizos ĝin nur se sufiĉe multaj partneroj interesiĝos! Se vi interesiĝas, ĝis la 20-a de Majo plenigu la suban enketilon. Eĉ se vi ne volas partneri, tamen bv. plenigi la enketilon, por ke ni sciu, ke ni ne plu kontaktu vin pri ĉi-jara konkurso.

Pli multaj detaloj estas en

Se vi daŭre ne certas, legu pli detalan priskribon  de la konkurso kaj la procezo.

 

Abonu novaĵojn pri Vikivojaĝo!

Entajpu viajn personan nomon kaj retpoŝton kaj alklaku la butonon "ABONU!". Ni foje sendos al vi novaĵojn pri la Esperanta Vikivojaĝo kaj kiel vi povas partopreni. Ni respektas vian privatecon kaj protektas viajn datumojn.

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top