Kunelektu 4 Estraranojn de la Fondaĵo Vikimedio en 2024

La Fondaĵo Vikimedio estas la plej alta movada instanco de la Vikimedia movado. Kaj ĝia Estraro estas la plej alta decidanto de la Fondaĵo. Parto de la Estraro estas elektata fare de Vikimediaj komunumanoj, kiel vi. Kaj nun vi denove havas ŝancon kunelekti 4 Estraranojn.

La Estraro de la Fondaĵo Vikimedio faras gravajn, strategiajn decidojn, elektas la Ĉefan Afergvidan Oficiston (ĈAO), superrigardas mastrumadon de la fondaĵo, povas konsili al altaj mastrumistoj de la organizo. Tamen, ĝi ne zorgas pri ĉiutaga mastrumado de la fondaĵo – tion faras la oficistoj.

Ĉi-jare finiĝas funkcia periodo de kelkaj Estraranoj. Do, komunumo havas ŝancon voĉdoni por elekti 4 Estraranojn.

Laŭeble bone ekkonu ĉiujn 12 kandidatojn kaj fine voĉdonu pri viaj preferataj (ĝis la 17-a de Septembro 2024 23:59 UTK).

Abonu novaĵojn pri tutmonda Vikimedia movado!

Entajpu viajn personan nomon kaj retpoŝton kaj alklaku la butonon "ABONU!". Ni foje sendos al vi novaĵojn pri tutmonda Vikimedia movado (elektoj, petoj pri komentoj, gravaj ŝanĝoj kaj proponoj, ks.) kaj invitojn al specifa partopreno. Ni respektas vian privatecon kaj protektas viajn datumojn.

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top