Interesiĝantoj pri OpenProject

OpenProject estas reta projekta mastrumilo kun progresaj kapabloj. Danke al ĝi vi povas efike mastrumi uzante tradician, agilan kaj miksitan projektan mastrumadon. Facila reuzado de ŝablonoj de projektoj ŝparos al vi tempon kaj plialtigos unuecon de viaj projektoj.

Se vi interesiĝas pri OpenProject kaj ŝatus iam partopreni trejnadon aŭ ricevi alian edukon pri ĝi - aliĝu per tiu ĉi formularo.

Bonvolu koncize (maks. 5 frazoj) priskribi viajn ĝisnunajn spertojn pri projekta mastrumado - tipoj kaj grandecoj de projektoj kiujn vi jam mastrumis; kiujn projektajn mastrumilojn vi uzas kaj kiujn preferas; atestiloj pri projekta mastrumado; ks.
Se vi aktivas en iu(j) organizo(j), kiu(j) povus interesiĝi pri OpenProject, skribu sube ĝian / ilian nomon kaj laŭeble bonan kontakton (retpoŝto, retejo, konto en socia retejo ks)