Danke al Erasmus+ mi veturis al Vikimediaj organizoj en Ĉeĥio kaj Nederlando por lerni pri ilia organizado de komunumaj eventoj.
Vikipedion ne necesas longe prezentadi. La libera reta enciklopedio apartenas al la 10 plej legataj retejoj entute, kaj ĉiumonate ĉirkaŭ duonmiliardo da homoj per ĝi lernas pri plej diversaj aferoj de la mondo.
Vikipedio, kaj Vikimedio ĝenerale, estas komunuma laboro. Ne ekzistas iu ĉefa redaktisto de Vikipedio – volontulaj komunumaj kontribuantoj verkas artikolojn kaj kontrolas redaktojn de la aliaj. Tiuj redaktantoj loĝas vaste tra la lando kaj la mondo. Tial ankaŭ iliaj kontaktoj estas kutime nur retaj kaj ili konas unu la alian precipe laŭ uzantnomon kaj diskutoj sur uzanto-diskutpaĝo. Tia kunvivaddo ĝis certa grado povas bone funkcii sed tamen io mankas – socia dimensio kaj pli proksimaj personaj rilatoj. Tio starigas barojn por kreo de pli profundaj kunlaboradoj kaj malfaciligas solvadon de eventualaj konfliktoj. Ja, ankaŭ mi mem aktiviĝis en la organizita Vikimedia movado nur post partopreno en tn. “Esperanta Vikimanio”.
Unu el ĉefaj diferencoj inter Vikipedia komunumo kaj Vikimedia organizo ĝuste estas, ke organizo pli fokusiĝas al eksterreta agado. Antaŭ Kovimo ni, Vikimedio EO (tiam eĉ kiel nur neformala grupo), plurfoje organizis etajn renkontiĝojn de Vikimediaj kontribuantoj enkadre de pli grandaj renkontiĝoj de nia celgrupo. Sed ekde komenco de Kovimo, probable influite de pli retema aŭ retkapabla homaro, ankaŭ nia komunuma agado iĝis pli reta. Tio ja havas siajn avantaĝojn, sed ankaux malavantaĝojn, kaj ni volas reveni al iom pli alta eksterreta agado.
Por helpi al nia reveno al eksterretaj komunumaj renkontiĝoj ni petis kaj ricevis subtenon de Erasmus. Pro iuj bezonataj ŝangxoj en la projekto ni fine povis anstataŭ nur 1 moviĝo veni al 2. Eĉ al malsamaj tipoj de renkontiĝoj, kio aldonis diversecon al nia lernado.
Ĉeĥio
Unue nin akceptis Vikimedio Ĉeĥio al sia fotada evento en Kolín. Tiu ĉi komunuma renkontiĝo estis celita al homoj kiuj fotas por Vikipedio kaj volas pliboniĝi. La renkontiĝon gvidis duopo konsistanta de organizanto kaj trejnisto. Ja estas avantaĝo kiam en organizo estas pluraj kapablaj homoj, ke ili povas disdividi laboron. Dum la renkontiĝo estis multo por lerni, ekzemple kiel prepari programon kiu dependas de vetero, kiel teni plurajn homojn je ĝusta tempo, kaj kiel balanci laboradon kun sociumado.
Nederlando
Mia dua moviĝo estis al Vikimedio Nederlando al serio de diversaj ombrumadoj (observadoj ĉe laboro). Parte estis komunumaj renkontiĝoj, parte ilia preparado en oficejo. Dum la unua tago partoprenantoj estis invititaj kontribui per citaĵoj de virinoj al la nederlandlingva Vikicitaro. Tiam eĉ partoprenis Mike Peel, unu el Estraranoj de la Fondaĵo Vikimedio, kun kiu mi havis oportunon (kvankam tro mallongan) paroli pri defioj de laborado de la Fondaĵo kaj kiel plibonigi ĝin. Mi sincere iom surpriziĝis, ke pluraj homoj kiuj venis al komuna redaktado pasigis signifan tempon simple babilante kun aliaj redaktantoj. Ankaŭ pri tio temas socia dimensio de komunumaj renkontiĝoj, kaj kvankam tio ne estas mia persona kutima sinteno, mi kaj aliaj organizantoj pri tio bezonas memori kaj respekti tion.
Dum sekvaj tagoj mi observis preparadon de aliaj renkontiĝoj kaj oficejan laboradon. Kvankam tiu ĉi tipo de moviĝo (“observado ĉe laborado”) estas konceptata kiel sufiĉe pasiva, la laborantoj de la akcepta organizo eĉ pluraj horojn diskutis kun mi detalojn de komunumaj renkontiĝoj kaj alia organiza laborado. Ni eĉ interŝanĝis niajn spertojn pri iloj por mastrumado de projektoj kaj membroj (pri kiuj mi eĉ antaŭe trejnis kaj nun preparas videajn kursojn). La lastan tagon mi partoprenis komunan komunuman redaktadon de Vikipedio pri historio de la urbeto Schiedam. Tiu renkontiĝo okazis en kunlaboro kun loka muzeo. Krom aliaj aferoj ni diskutis avantaĝojn kaj malavantaĝojn de kunlaborado kun eksteraj partneroj. Ekzemple, kiam partnero bone informas, povas veni multaj homoj (aparte tiuj, kiuj ankoraŭ ne redaktas Vikipedion), sed kiam informas nesufiĉe, venos malmultaj, kiel bedaŭrinde okazis ĝuste nun.
Mi dankas al Erasmus+ pro ebligi al mi ĉeeste veni al la Vikimediaj organizoj en Ĉeĥio kaj Nederlando kaj persone observi ilian laboradon. Dum retaj kunsidoj malfacilus transdoni plurajn tiajn aferojn, kaj tute ne eblus percepti la etoson por povi inspiriĝi de ili. Kvankam veturado prenas signife pli multan tempon, danke al ĝi ni povas pli bone lerni.