Trejnado kaj asistado pri Vikipedio (Germana Esperanto-Kongreso 2023)
Grupa aŭ individua trejnado pri Vikipedio gvidata de Yves Nevelsteen, longtempe sperta kontribuanto al Vikimediaj projektoj.
Vikimanio 2023
Alvoko al Vikimanio 2023 okazonta en aŭgusto 2023
WikidataCon 2023
Alvoko al WikidataCon 2023 (Vikidatuma Konferenco) okazonta en oktobro 2023
Renkontiĝo kun tiamuloj de fondo de la ĉeĥlingva Vikipedio
Skolta Instituto Prago Staroměstské nám. 1/4, Praha, Czech RepublicKomunuma renkontiĝo kun homoj, kiuj partoprenis fondon de la ĉeĥlingva Vikipedio, okaze de la 70-jariĝo de Mirek Malovec, la fondinto. Partoprenos ankaŭ Chuck Smith, la fondinto de la Esperanta Vikipedio, kiu persone instigis al Mirek Malovec fondi la ĉeĥlingvan Vikipedion. Marek Blahuš prezentos sian novan libron pri la tiama epoko. La tagon post la renkontiĝo […]
Amika renkontiĝo post renkontiĝo kun fondintoj de la ĉeĥlingva Vikipedio
Prago Praha, Czech RepublicLa tagon post la renkontiĝo kun tiamuloj de fondo de la ĉeĥlingva Vikipedio okazos amika, neformala renkontiĝo de Esperantaj Vikimedianoj. Krom aliaj, partoprenos Chuck Smith, la fondinto de la Esperanta Vikipedio. Programo estas nefiksita, probable komuna tagmanĝo kaj amika urbumado. Por surlokaj informoj telefonu al (simpla partoprenanto) KuboF +421 910 293 139.
Novaĵoj pri VMEO (Zamenhof-festo, Slovakio, 2023)
Pola Instituto en Slovakio Námestie SNP 27, Bratislava, Slovakia (Slovak Republic)Dum la Zamenhof-vespero 2023 en Slovakio, nia aktivulo KuboF Hromoslav mallonge kaj koncize prezentos lastajn novaĵojn de Vikimedio EO. Vi estas bonvena partopreni en la tuta Zamenhof-festo. Indikita estas tempo de la tuta festo. La prezento daŭros ĉ. 10 minutojn.
Trejnado: Kreu kun ni liberan mapon (OpenStreetMap)
Trejnado pri bazoj de kontrobuado al OpenStreetMap (OSM). La trejnado okazas en 2 partoj: 30-a de Decembro: 11:00-13:00 de loka tempo 31-a de Decembro: 10:30-12:30 de loka tempo Ĝi okazos dum JES 2023/2024 kaj estas senpaga por ĉiuj partoprenantoj de JES. La evneto JES mem estas pagenda. Aliĝu kiel interesiĝanto pri OpenStreetMap (sendepende de […]
6-a Kunsido de Ĝenerala asembleo (2024-1)
Alvoko al la 6-a Kunsido de Ĝenerala asembleo de Vikimedio Esperanto
Vikimedia Dezirmaratono, Marto 2024
Vikimedia Wishathon 2024, evento de la vikimedia komunumo.
Vikimedio Eŭropo kaj amikoj, Marto 2024
Eŭropaj Vikimediaj organizoj kunlaboras, kunordiĝas kaj komune lernas. Parto de tiu ĉi procezo estas regulaj retaj renkontiĝoj nomitaj Vikimedio Eŭropo kaj amikoj. Dum ili estas traktataj temoj de la Vikimedia Strategio 2030, bazega superrigardo de nuntempa agado kaj aliaj porokazaj temoj. La renkontiĝo estas malfermita al ĉiu vikimediano kun ligo al Eŭropo. La renkontiĝa lingvo estas […]
Vikimedia Kodummaratono 2024
Anonco pri la vikimedia hackathlon 2024
Leksikotagoj 2024
Leksikotagoj (angle "Lexicodays") estas senpaga reta evento fokusita al la leksikografiaj datumoj en Vikidatumoj. Leksikografiajn datumojn eblas konsideri kiel "vortaraj" datumoj. Dum la evento okazos pluraj prezentoj, prelegoj, diskutoj kaj komunaj redaktadoj. La evento estos 2-lingva: en la angla kaj la indonezia, en diversaj proporcioj kaj manieroj. Vi povas partopreni eĉ sen aliĝo, sed via […]